Malkroĉopuzlo estas ludilo, nome tipo de meĥanika puzlo kiu fokusiĝas al diskroĉo aŭ malkongruigo de unu peco aŭ aro de pecoj el alia peco aŭ aro de pecoj. La inversa problemo rekroĉi la puzlon povas esti tiom malfacila — aŭ eĉ pli malfacila ol — kiom diskroĉigo. Estas kelkaj diferencaj tipoj de diskroĉigaj puzloj, kvankam unuopa puzlo povas aligi kelkajn el tiuj trajtoj. Tre uzata materialo estas metalo kiu malhelpas premadon aŭ tordigon de la pecoj. Oftaj elementoj povas esti kabloj, kaj ringoj.