Malliberulo de konscienco

Malliberulo de konscienco laŭ difino de Amnestio Internacia estas persono malliberigita aŭ subigita al aliaj fizikaj limigoj pro sia vidpunkto, interalie politika aŭ religia opinio, pro etna deveno, sekso, haŭtkoloro, lingvo, nacia identeco, socia deveno, (mal)riĉeco, naskiĝo, seksa orientiĝo aŭ alia eco, kiu en sia agado ne uzis perforton kaj ne vokis perforton aŭ malamon.

Kiel la unua la terminon malliberulo de konscienco uzis Peter Benenson en la artikolo La forgesitaj malliberuloj (The Forgotten Prisoners) en la gazeto The Observer la 28-an de majo 1961[1]

Referencoj redakti

  1. Benenson, Peter. The Forgotten Prisoners. The Observer (28-05-1961). Alirita 2016-01-24.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti