Mallongfingra alaŭdo

La Mallongfingra alaŭdo (Calandrella brachydactyla) estas specio de malgranda alaŭdo aŭ birdoj de la genro Calandrella kaj familio de Alaŭdedoj, kiu loĝas en suda Eŭropo, nordokcidenta Afriko, kaj tra mezvarma Azio el Turkio kaj suda Rusio al Mongolio. Ĝi estas rara vizitanto al orienta Eŭropo (Tomek & Bocheński 2005).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mallongfingra alaŭdo
Mallongfingra alaŭdo
Mallongfingra alaŭdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Alaŭdedoj Alaudidae
Genro: Calandrella
Specio: C. brachydactyla
Calandrella brachydactyla
(Leisler, 1814)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Natura arealo  Reproduktaj teritorioj  Ĉiujare prezencoj  Migrado  Vintrejoj
Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Natura arealo
  •  Reproduktaj teritorioj
  •  Ĉiujare prezencoj
  •  Migrado
  •  Vintrejoj
  • Aliaj Vikimediaj projektoj
    vdr
    Migrante.
    Calandrella brachydactyla

    Ĉiuj escepte la plej sudaj populacioj estas migrantaj, kaj vintrumas sude ĉe la suda bordo de Saharo kaj Barato. Tiu specio estas sufiĉe komuna vagante al norda kaj okcidenta Eŭropo en primtempo aŭ aŭtuno.

    Temas pri komuna birdo de seka kamparo kaj terkultivejoj. Ĝi nestumas surgrunde, kie la ino demetas 2 al 3 ovojn. La manĝo estas semoj kaj insektoj, tiuj lastaj ĉefe en la reprodukta sezono.

    Tiu estas malgranda pala alaŭdo, pli malgranda ol la kampalaŭdo. Ĝi estas malhele striita grizecbruna supre, kaj blankeca sube, kaj havas fortan mallongan pintecan bekon. Ĝi havas palan superokulan strion, malhelajn makulojn ambaŭflanke de la kolo inter la blankaj vizaĝoj kaj brusto kaj malhelan voston. Kelkaj birdoj de la okcidenta parto de la teritorio havas ruĝecan kronon. Ambaŭ seksoj estas similaj.

    Ka kanto varias inter seka trilado kaj pli varia kaj imiteca melodio.

    Oni devas atenti por distingi tiun specion el aliaj similaj specioj de la genro Calandrella, kiel la Malgranda alaŭdo, Calandrella rufescens, kiu estas ege simila, sed sen la kolmakulo kaj kun strita brusto.

    Literaturo redakti

    Eksteraj ligiloj redakti