Malluma energio

nemateria formo de energio, kiu konsistigas la plejparton de la energienhavo de la universo

En kosmologio, la malluma energio estas hipoteza formo de energio kiu trairas ĉiun spacon kaj havas fortan negativan premon. Laŭ la relativeca teorio, la efiko de tia negativa premo estas simila al puŝanta forto en opozicio kun gravito al larĝaj skaloj.