Malmortulo, reviviĝinta mortinto aŭ ankaŭ revenanto estas estulo, kiu estis post sia morto per ia maniero revenigita reen en la mondon de la vivuloj. La malmortuloj aperas en mitoj de plimulto de kulturoj - ili esprimas naturan ambivalencan rilaton de homo al la morto de proksima persono: homo rememoras pri travivitaj travivaĵoj kun la mortintoj, li sentas perdon, sed samtempe la morto vekigas en li anksion, la kadavro estas malvarma, ĝi malkomponiĝas, ĝi efikas terurplene. La revenanto tiel povas esti kaj esprimo de sopiro vidi la perditan personon kaj timoj, ke la malmortulo ne revenu kaj deziro, ke la mortinto ripozu en trankvilo.

Spirito de nobelo Banque, kiun vidas sole reĝo Macbeth

Unuopaj specoj de la malmortuloj poste ricevas diversajn nomojn laŭ sia aspekto, siaj montroj kaj kulturo, en kiu la mito estiĝis. Ĉefe eblas diferencigi ilin al nemasaj kiel estas spiritojkorpaj kiel reviviĝintaj kadavroj. Tiuj poste enviciĝas en karnaj malmortuloj (zombio, ĥulo, mumio) kaj ostaj (skeletulo, liĉo).

Ĉar la mitoj pri la malmortuloj estas tre disvastigitaj, la malmortuloj fariĝis eĉ temo de multaj literaturaj verkoj, precipe de hororoj kaj pli poste fantastoj, de tie poste eĉ de filmoj, elektronikaj ludoj ktp.

La malmortulojn oni ankaŭ elvokas pro celo de aŭgurado de estonteco, tiu ĉi orakola fako de nigra magio estas markata kiel nekromancio.

Deveno de la vorto redakti

La vorton malmortulo uzis kiel la unua Bram Stoker en sia libro Drakulo. Origine ĝi eĉ devis nomiĝi The Un-Dead. Li markis memkompreneble tiel vampiron Drakulon.

Ne temas pri malo de vorto morta, sed pri ia emfazigo. Simpligite eblas difini:

  • viva - senĉese vivanta
  • morta - morta, sed ne plu vivanta
  • malviva - neniam vivanta
  • malmorta - vivinta, mortis, li devus esti morta, sed senĉese li vidigas kelkajn markojn de la vivo (ekz. li moviĝas)

Esprimo revenanto devenas el la franca revenir, reaperi, kaj oni uzas ĝin precipe en konekso kun aperado de mortintoj.

Vidu ankaŭ redakti