Malnova katedralo de Vitorio

Katedralo de Sankta Maria (Malnova katedralo)[1] estas katedralo en Vitorio, Hispanio, nome gotika konstruaĵo de la 14-a jarcento kun turo de la 17-a jarcento. Ĉe la portiko estas tri pordegoj ornamitaj per statuoj kaj reliefoj. En la interno, la kapeloj enhavas gotikajn statuojn, same kiel, flandrajn kaj italajn renesancajn. En la maldekstraj kapeloj estas pentraĵoj de Rubens kaj Van Dyck. La katedralo estas en periodo de restaŭrado kaj estis detalge studita de fakuloj tutmindaj pro siaj arkitekturaj kuriozaĵoj, inter kiuj ĉefe la misformaĵoj kiujn ĝi suferis pro geologiaj subtavoloj, dekomencaj miskontruoj kaj postaj reformoj kaj restaŭroj laŭlonge de la jarcentoj. La laboroj de restaŭrado aktuale farataj estas viziteblaj laŭ la parodia nomo «Abierto por obras» (Malfermita pro riparado, anstataŭ la multe pli kutima esprimo "Fermita pro riparado") kaj tio estas sukcesa programo.

Malnova katedralo de Vitorio
katolika katedralo • monumentomalgranda bazilikokonstruaĵo [+]

Koordinatoj42° 51′ 3″ N, 2° 40′ 21″ U (mapo)42.8507639347-2.67246278792Koordinatoj: 42° 51′ 3″ N, 2° 40′ 21″ U (mapo)
Areo0 km² (0,25 ha) [+]

Estiĝo13-a jarcento

Malnova katedralo de Vitorio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo)
Malnova katedralo de Vitorio (Eŭska Aŭtonoma Komunumo)
DEC
Malnova katedralo de Vitorio
Malnova katedralo de Vitorio
Lokigo de Eŭska Aŭtonoma Komunumo en Hispanio

Map
Malnova katedralo de Vitorio

Vikimedia Komunejo:  Cathedral of Santa María, Vitoria-Gasteiz (Old Cathedral) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Portiko de la katedralo kun centra skulptaĵo de la Virgulino Blanka, kun kolorigo de la 19-a jarcento: la originala pentrado mezepoka estas sube.
Turo de la Katedralo de Sankta Maria.

Gravaj intelektuloj kiaj Paulo Coelho, Ken Follett (kiu inspiriĝis tie por la verkado de The Pillars of the Earth), Arturo Pérez-ReverteJosé Saramago ĉeestis en tiu konstruaĵo, atentis pri la laboroj, aŭ rilatis iel al la katedralo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti