Malnovkristano, aŭ purkristano, estis ideologia koncepto kiu klopodis enhavi la majoritatan tavolon de la loĝantaro de Hispanio kaj Portugalio dum la tuta Antikva Reĝimo (Malalta Mezepoko kaj Moderna epoko), kontraŭe al tiu de novkristano. Kvankam ĝi ne havigis iun ajn precizan tipon de privilegio laŭ klaso, ja estis socia prestiĝa antaŭkondiĉo, kaj kialo por fiero kio okazis tre ofte ĉar tian kondiĉon ne povis akiri multaj riĉuloj kaj al la plej parto de la malriĉuloj oni atribuis rekte nur pro naskiĝo. Kombino de elementoj rasistaj kaj religiaj, estus sufiĉe proksima al la nacia konscienco kiu troviĝus en la Hispana Monarkio en tiuj jarcentoj, antaŭaj al la naciismo.

Malnovkristano
etno
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr
Francisco de Quevedo, malnovkristano, primokis la malmultan "sangopuron" de liaj literaturaj malamikoj, kiel Luis de Góngora. "Yo te untaré mis obras con tocino/ porque no me las muerdas, Gongorilla…" (Mi ŝirmos miajn verkojn per lardo, por ke vi ne mordu ilin [ĉar oni supozas ke eĉ judido ne manĝas porkaĵon]). Identigaj elementoj en tiu pentraĵo estas uzo de armiloj kaj de blazono de la Ordeno de Santiago, kiuj estas ankaŭ indikiloj de nobelo. Kvankam imagaj, estas ankaŭ fizionomiaj elementoj por distingiĝi el la novkristanoj, ekzemple la tro granda nazo kiun supozeble havas judoj, kiel aperas en alia fama poemo de Quevedo "pri homo al nazo algluita".
La vendimia, de Goya. Kvankam dum la 18-a jarcento la Inkvizicio jam ne estis tiom aktiva kaj batalema, la socia konscienco daŭre konsideris la aferon kaj pro tio la pentristo faras referencon kritikon: en tiu sceno, la kamparanoj, kiuj ne devis pruvi siajn sangopurojn, (ĉefe post la forpelo de la moriskoj), aperas laborante en la ĉefona vitejo, dum la centra rolulo eble pozas "maskita" je manolo kaj povs esti nobelo kiu klopodas aspekti popoleca. La proksimeco al la popolo estas karaktero de la hispana hegemonia klaso, diference de la franca, kio povas krome ekspliki iamaniere (krom esenca eco, kio estas la relativa diferenco de sociekonomia disvolviĝo) la diferencon de la Liberala Revolucio en ambaŭ landoj. Aliflanke, vino estas identigilo de kristano antaŭ islamano, kiel porko (ties bredado kaj manĝo de porkaĵo) simile antaŭ judo. Ambaŭ produktoj formas esencan parton de la hispana gastronomia kulturo (alifalnke plenplena je elementoj de andalusaj kaj sefardaj devenoj).

Koncepto redakti

La burokrata manifestiĝo de la koncepto de malnovkristano, pli ol esti komprenata kiel havi kristanajn praulojn "el la kvar flankoj" ekde senmemora tempo (estus tio ĉu reala ĉu imaga), en la praktiko kutime reduktiĝis al la gepatroj kaj la kvar geavoj, postulita (laŭ la nomo de demandado aŭ informo pri limpieza de sangre [sangopuro])[1] por la eniro en multaj insititucioj kaj profesioj (skabeno, universitatoj, gildoj, religiaj ordenoj kaj kavaliraj ordenoj, ktp.).[2] La primoko de tiuj postuloj estis kutima en multaj klasikaj aŭtoroj, kiel ekzemple la propra Cervantes, en la Retablo de las maravillas (Pupteatro de la mirindaĵoj), kie aldonas kiel kondiĉa postulo por povi vidi la neekzistantan artefakton, ke korm malnovkristanoj oni devus esti "nobeloj", ne kiel aristokratuloj, sed kiel de klara nasko, tio estas, el konata patro kaj patrino.[3] La propra Inkvizicio, kvankam ĝi postulis la sangopuron por siaj malsupraj membroj, ne estis libera de suspekto pro esti komponita de multaj novkristanoj kiuj protektiĝis aŭ kompensis sian kondiĉon per la nomita "fervoro de la konvertito".

Historia deveno redakti

Tiu koncepto naskiĝis kiel konsekvenco de la Reconquista, ĉefe post la epoko kiam la teritorioj okupitaj de la kristanaj regnoj jam estas dense loĝataj (jarcentoj 11-a, 12-a kaj 13-a: unue la valoj de la riveroj Ebro kaj Tajo, kaj poste tiu de la Guadalquivir kaj la zono de Valencio). Post la krizo de la 14-a jarcento, spite la bremsado de la reconquista, la socia malŝtreĉiĝo akceliĝas, malprofite de la juda minoritato: pogromoj de 1391, kiuj produktas multajn perfortajn konvertojn kaj la aperon de minoritato konvertjuda (kromnomita aĉe kiel marranos -porkoj-), kiu siavice estis celo de persekutado, ĉefe post la insurekcio de Pedro Sarmiento en Toledo (1449); sen forgesi la mudeĥarojn (nomo nomita al islamanoj de la kristanaj regnoj), ĉefroluloj de grandaj insurekcioj jam en la 13-a jarcento.

Socia manipulado redakti

Antaŭ tiuj grupoj de loĝantaro, kaj eĉ antaŭ la mozaraboj (kristanoj kiuj estis loĝintaj en islamaj teritorioj ekde la 8-a jarcento), la majoritata loĝantaro postulas aŭ imagas, ke ili devenas el la kristanaj loĝantoj de la nordaj teritorioj (Kantabra kaj pirinea zonoj), liberaj de la islama hegemonio kaj agantoj de la Reconquista kaj la Reloĝado. Tio kongruis kun la ideologia sento de la hegemoniaj klasoj, nome nobelaro kaj klerikaro) kaj la plej parto de la loĝantaro (ĉefe la kamparanaro). Plie, aparteni al suba klaso ne estis tiusence malutila por la pruvado, ke oni estas malnovkristano, sed tute male, ĉar estis komuna ideo akuzi ĉiun ajn pliriĉigita persono je estis tia precize pro negocado verŝajne maljusta kiun laŭ la socia miskoncepto oni asociis al la juda aŭ konvertita minoritatoj (la peko de uzuro malpermesis al kristanoj, kaj ankaŭ al islamanoj, la prunton kun interezo, kaj la koncepto de lukro estis kondamnita teologie). La burĝaro ĝenerale, kaj ĉefe komercistoj kaj bankistoj, iĝis pro tio suspektinda; sed ankaŭ la alta nobelaro, kies membroj rare povis pruvi sen iu ajn dubo, ke ili ne havas malhelan punkton en sia genealogia arbo, kion ĉiam iu denoncis (ege konata estis la Tizón de la nobleza, broŝuro kiu pruvis, ke la tuta kastilia nobelaro havis judajn praulojn),[4] Estis fama ankaŭ la Libro verde de Aragón, same de la 16-a jarcento. Ne povis liberigi sin el juda heredo eĉ la propra monarkio, ekde la dinastio Trastamara.[5] La Inkvizicio, kiu persekutis la kriptojudismon, vidis sin invadita de novkristanoj kiuj volis forgesigi siajn judajn devenojn montrante eĉ pli fortan rigoron ol tiu de la malnovkristanoj.

En Portugalio, la laŭleĝa distingo inter malnovkristanoj kaj novkristanoj estis forigita de la nuevos fue suprimida por el Markizo de Pombal en 1772.

Paralelismoj redakti

La koncepto de malnovkristano iel kunfluas aŭ kongruas kun aliaj similaj konceptoj pli specifaj, kiel tiuj de la universala nobeleco, kiun oni postulis en kelkaj teritorioj, kiel Biskajo y Gipusko.

Resto de la juda kaj moriska populacioj post la forpeloj de ambaŭ etnoj el Iberio redakti

La tradicia historioscienco proklamis, ke en Hispanio kunvivis tri etnoj aŭ kulturoj ĝis 1492, kiam la Katolikaj Gereĝoj forpelis la judojn kaj krome finis la militojn de rekonkero de la Iberia Duoninsulo kaj komencis la iompostioma forpelo de moriskoj. Tiele oni parolis kaj parolas pri ĉirkaŭ 400,000 sefardoj el kiuj oni forpelis ĉirkaŭ la duonon, krom la lastaj centoj da miloj de moriskoj forpelotaj en 1609. Tiele la hispanaj etno, kulturo kaj popolo estus unika.

Tamen la ĵusaj studoj pri kromosomoj pruvas alion, nome ke la demografio estis ege influata de la konverto, same kiel de la forpelo. Tiele ĉirkaŭ 20 % (do, kvinono) de la nuna iberia loĝantaro estus devena el sefardoj kaj simila 11 % el nordafrikanoj. La genetika analizado de la popolaj migradoj eblas, se tiuj popoloj devenas el malsimilaj kaj malproksimaj lokoj, kiel okazas kun sefardoj (PalestinoIsraelo) kaj hispanaraboj (Nordafriko). Oni analizas la kromosomon "Y" kiun oni transsendas tra patra linio kaj ne malaperas tra jarmiloj.

Teamo de sciencistoj britaj, hispanoj, portugaloj, fracnoj kaj israeloj analizis pruvomontraĵon de 1,140 homoj de la Iberia Duoninsulo (plus Balearoj) kaj trovis la menciitajn procentaĵojn (11 kaj 20), kiuj pruvas altan averaĝon de konvertoj, ĉu volaj ĉu nevolaj. La rezulto aperis en la prestiĝa revuo American Jounal of Human Genetics.[6]

Tiele la historio de la loĝantaro de la Iberia Duoninsulo klariĝas. La Ĝibraltara markolo neniam estis barilo inter ambaŭ loĝantaroj de unu flanko kaj alia. La unua historia trapaso okazis en 711 kiam komencis la islama invado (ĉirkaŭ 10,000 aŭ 15,000 nordafrikanoj, araboj kaj berberoj). Tio aldoniĝis al ĉirkaŭ 7 aŭ 8 milionoj da tiamaj hispanoj kaj ĉirkaŭ 200,000 visigotoj de la hegemoniaj klaso kaj etno. La judoj tiam jam estis tie ekde la romia epoko. Nune oni supozas, ke estas ĉirkaŭ 2 milionoj da sefardoj tutmonde, sed nur en Iberio estas ĉirkaŭ 8 milionoj da sefardodevenuloj.

Alia kurioza informo el la ĵusa pristudo estas, ke ne estas nordosuda limo en la demografia divido de la moriska heredo, sed okcidentorienta. Tio estas, la proporcio de moriska demografia heredo estas pli alta norde kaj okcidente (ekzemple en Galegio -20 %- kaj Ekstremaduro) ol oriente (Katalunio kaj Pireneoj). Tamen en Andaluzio la procentaĵo estas malalta, kie certe okazis pli draste la forpelo de 1609. La sefarda heredo estas pli homogena, sed ankaŭ malalta en nordoriento kaj Katalunio.

Referencoj redakti

  1. Elvia Acosta Zamora: Informaciones de legitimidad, limpieza y buenas costumbres [1] Arkivigite je 2007-09-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. "La kondiĉo de malnovkristano devis esti demonstrita per sep baptaktoj: tiuj de la postulanto, liaj gepatroj kaj liaj kvar geavoj" (tiukaze por advokataro) online/55/55 006.htm[rompita ligilo].
  3. La kompleta teksto disponeblas en
  4. Ties aŭtoro estis la kardinalo Francisco de Mendoza y Bovadilla El tizón de la nobleza española, o máculas y sambenitos de sus linajes (Barcelona, La Selecta, 1880) verkita en 1560 kiel studo al regox Filipo la 2-a kie li pridiskutis la "sangopuron" de la hispana nobelaro.
  5. Alberto Montaner Frutos La limpieza de sangre Arkivigite je 2010-01-01 per la retarkivo Wayback Machine
  6. "Sefardíes y moriscos siguen aquí. El 30 % de los españoles tiene huella genética de su origen judío o magrebí", El País, Madrido, 5-a de decembro de 2008, p.36.