Malnovurba ekzekuto en Prago

Malnovurba ekzekuto en Prago (ekzekuto de 27 ĉeĥaj "senjoroj") el la 21-a de junio 1621 okazis sekve de malvenko de ĉeĥa nobelara soldataro en batalo sur Blanka Monto. De la imperiestro establita eksterordinara tribunalo frunte kun princo Karolo el Liĥtenŝtejno ellaboris liston de partoprenintoj de „abomena ribelo“. Ĉiuj fruntaj reprezentantoj, forlasintaj la landon, estis en neĉeesto kondamnitaj al „perdo de gorĝoj, honoro kaj havaĵoj“. La ceteraj, precipe anoj de direktorio, kiuj ne havis sufiĉe da tempo por fuĝi, estis malliberigitaj kaj 43 el ili poste kondamnitaj al mortpuno. Fine la 21-an de junio de 1621 okazis en Malnovurba placo en Prago 27 ekzekutoj. Ekzekutitaj estis 3 anoj de nobelaro (Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic, Václav Budovec el Budov, Jáchym Ondřej Šlik el Holejč), sep kavaliroj, krom aliaj eĉ fama kuracisto Ján Jesenský (Johano Jessenius) el Jesené kaj 17 urbanoj plejparte el Prago.

Ekzekuto de 27 ĉeĥaj sinjoroj sur Malnovurba placo en Prago.
Malnovurba ekzekuto, pentraĵo laŭ pli malnova lignogravuraĵo, la 19-a jarcento

Listo de 27 ĉeĥaj "senjoroj" redakti

Senjoroj redakti

  1. Jáchym Ondřej Šlik, germano
  2. Václav Budovec z Budova, ĉeĥo
  3. Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic, ĉeĥo

Kavaliroj redakti

  1. Kašpar Kaplíř ze Sulevic
  2. Prokop Dvořecký z Olbramovic
  3. Fridrich z Bílé
  4. Jindřich Otta z Losu
  5. Diviš Černín z Chudenic, ĉeĥa katoliko
  6. Vilém Konecchlumský z Konecchlumí
  7. Bohuslav z Michalovic

Urbanoj redakti

  1. Valentin Kochan z Prachové
  2. Tobiáš Štefek z Koloděj
  3. Ján Jesenský el Jesenov, slovako
  4. Kryštof Kobr z Koberštejna
  5. Jan Šultys z Felsdorfu
  6. Maxmilián Hošťálek z Javořice
  7. Jan Kutnauer ze Sonenštejna
  8. Simeon Sušický ze Sonenštejna
  9. Nathanaél Vodňanský z Uračova
  10. Václav Maštěrovský z Jizbice
  11. Jindřich Kozel z Peclinovce
  12. Ondřej Kocour z Votína
  13. Jiří Řečický
  14. Michal Witmann
  15. Simeon Vokáč z Chyš
  16. Leander Rüppel z Ruppachu
  17. Jiří Hauenšild z Fürstenfeldu

Vidu ankaŭ redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Malnovurba ekzekuto en Prago en Vikimedia Komunejo