Malpermesita frukto

La malpermesita frukto, laŭ la biblia rakonto de la Genezo (2, 16-17) – ”6 Kaj Dio la Eternulo ordonis al la homo, dirante: De ĉiu arbo de la ĝardeno vi manĝu; 17 sed de la arbo de sciado pri bono kaj malbono vi ne manĝu, ĉar en la tago, en kiu vi manĝos de ĝi, vi mortos.” estas la frukto de la arbo de la sciado pri la bono kaj la malbono plantita en la edena ĝardeno, kiu donas la sciadon pri la bono kaj malbono,

Biblia rakonto redakti

Dio estis malpermesinta manĝi en tiu arbo, sed la serpento persvadis Evan kiu manĝis kaj manĝigis Adamon. Dio elpelis Adamon kaj Evan de la Edena ĝardeno kaj gardigis per la kerubaj anĝeloj por malhelpi ke ili manĝu ankaŭ de la vivarbo por reakiri la sorton de senmorteco, perdita kun la malobeo.

Interpreto redakti

Ĉu frukto materia aŭ frukto simbolanta la nematerian objekton de la malobeo? Ekde ĝia ekesto ekzegezistoj engaĝiĝis en la serĉado pri la speco de la arbo (aparte ĉe la tradicioj judaj), sed fine altrudiĝis, inter kristanoj, la interpreto de Sankta Aŭgusteno de Hipono laŭ kiu la naturo de la arbo, kaj do de la frukto, similas al la naturo de la Ĉiela Jerusalemo], nome temas pli simbola parolado. Ankaŭ la serpento iom post iom fariĝis simbolo de Satano.

Ke la serpento estas la diablo (Ibliso) estas eksplicite deklarita en surao 7, 19 de Korano.

Spirita interpreto pri la frukto redakti

 
Pentraĵo pri la prapeko, de Petro Paŭlo Rubens.

La tuta rakonto de la adama malobero estas verkita dukumentostile javista.

Ambaŭ dokumentoj komprenigas ke la du protagonistoj, fine, pentis kaj estis pardonitaj. [1] Se la frukto estas metafora, ankaŭ la arbo estas tia: kion do signifas tiu frukto? Certe ĝi indikas la internajn animajn dispoziciojn de la malobeantoj, ilia deziro sendependiĝi el Dio, ilia malfido je Dio. Ilia peko estas tiom pli grava kiom pli kompleta kaj neĝenata de pasioj estas la libera volo, plue akompanata de la donoj de la origina sankteco. La Patroj de la Eklezio juĝis tiun pekon gravegan.

Peko de Adamo kaj elaĉeto de Kristo redakti

Emfaze la la karolika liturgio kantas: o feliĉa kulpo kiu meritis tian elaĉetinton”. Temas efiko bona de la kulpo de Adamo.[2]

La koncepto de “elaĉeto havas originon el la Malnova Testamento, kie estas dirate ke kiam ulo falas al sklaveca stato havas laŭleĝan elaĉetanton, kiu estas la pli proksima parenco (Vidu en Libro de Rut.

Nun la Biblio rimarkigas ke Dio diris: “Efraim (= Izraelo) estas mia unuenaskito” (ekzemple Jeremia 32, 9). Do Dio estas la elaĉetinto de Izraelo.

Kiu povas esti la elaĉetinta de la nova Homaro kuniĝinta de la [[Evangelio”? Lia kuniganto, Jesuo Kristo![3]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Notoj redakti

  1. Iuj kristanaj intelektuloj, Tertuliano kaj Origeno kaj Gregorio de Nazianco, komparis la rezulton de la malobeo de la biblia paro al la malfermiĝo de Skatolo de Pandora.
  2. Latine: O felix culpa, quae talem ac tantum meruit habere Redemptorem.
  3. En la atribuata kvalifiko de elaĉetinto estas entenantaj la konkretaj atribuoj devenigita el Nova Testamento. Tiuj atributoj estas priskribitaj en la Katekismo de la Katolika Eklezio.