La Linio 1ML-1 de la Malpeza Metroo de Madrido (Hispanio) apartenas al la reto de Malpezaj Fervojoj de Madrido kaj estas inkluzivita en la tarifa zono A de la Madrida Konsorcio de Transportoj (kiu estas en la municipo Madrido). La linio funkcias, kun tuta longo de 5,4 km, 9 stacioj de la Madridaj distriktoj Hortalezo, Fuenkaralo-Pardo kaj Linia Urbo, 5 el kiuj estas subteraj. Laŭlonge de ĝia itinero ĝi ligas la kvartalon Ĉamartin-Pinaro, la domaron Virgulino de la Farmo kaj la urbajn disvolviĝojn de Sanĉinaro kaj Las Tablas.

Linio ML-1 - Metroo de Madrido

Stacio Antonio Saura sur linio ML-1

Stacio Antonio Saura sur linio ML-1
Superrigardo
Numero de linio 31
Trafikado
Trafikanto Metros Ligeros de Madrid
Historio
Malfermo 2007
Teknikaj trajtoj
Longo 5,4 km
Ŝpuro 1 435 mm
Stacioj de la fervojlinio
9 stacioj
vdr

Ĝia konstruado komenciĝis en decembro 2004 kaj finiĝis per la inaŭguro de la linio la 24-a de majo 2007. La plej granda parto de la linio kuras subtere, tra tuneloj kun similaj karakterizaĵoj al tiuj de la aliaj linioj, kvankam iuj sekcioj estas malprofundaj.

La veturanta materialo konsistas el malpezaj trajnoj Alstom Citadis, kies karakterizaĵoj inkluzivas 100% malaltan plankon, maksimuman rapidon je 70 km/h. Ili veturas dekstre (en la kontraŭa direkto de la resto de la Metroa reto) por ne malhelpi trafikon, en komponaĵoj de kvin moduloj; kvankam ekzistas la eblo vastigi ilin al sep en la estonteco se postulo estiĝus.

La totala buĝeto por la du partoj de la linio estis 262,5 milionoj da eŭroj.

Stacioj redakti


Mapo redakti

 

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti