Malriĉaj homoj

romano far Teodoro Dostojevskij

Malriĉaj homoj (ruse Бедные люди; Bednije ljudi, kie la adjektivo povas signifi malriĉaj kaj malfeliĉaj samtempe) estis la unua verko de la rusa romanisto Fjodor Dostojevskij. La romano estis bone akceptita de la influa kritikisto Vissarion Belinskij kaj la publiko ĝenerale. La romano estis publikigita la 15an de januaro 1846 en la almanako Sankt-Peterburga Kolekto.[1]

Бедные люди
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Fjodor Dostojevskij
Lingvoj
Lingvo rusa lingvo
Eldonado
Eldondato 1846
Ĝenro romano
Loko de rakonto Rusia Imperio
vdr

Dostojevskij finis Malriĉaj homoj en majo 1845. Lia amiko Dmitrij Grigoroviĉ, kunluanta kun li apartamenton, portis la manuskripton al la poeto Nikolaj Nekrasov, kiu siavice montris ĝin al la fama kaj influa literatura kritikisto Vissarion Belinskij. La lasta aprezis la romanon kaj nomis ĝin la unua "socia romano" de Rusio.[2] Malriĉaj homoj estis publikigita la 15-an de januaro 1846 en la Sankt-Peterburga Kolekto kaj havis grandan sukceson.[3][4]

Notoj redakti

  1. Moĉulskij, Konstantin (1973) [Unue publikigita en 1967]. Dostoevsky: His Life and Work. Trad. Minihan, Michael A. Princeton: Princeton University Press. p. 46. ISBN 0691012997.
  2. Sekirin 1997, p. 73.
  3. Frank 1979, pp. 113–57.
  4. Kjetsaa 1989, pp. 42–49.

Bibliografio redakti