Malsaĝulo pro Kristo

Malsaĝulo pro Kristo estas homo ignoranta sociajn konvenciojn kaj intence provokanta la socion pro iu celo religia. La termino devenas el epistolo de la apostolo Paŭlo:

Bazilo Surikov: Malsaĝulo pro Kristo sidanta sur la neĝo
Citaĵo
 Ni estas malsaĝuloj pro Kristo, sed vi estas saĝaj en Kristo; ni estas malfortaj, sed vi estas fortaj; vi estas gloraj, sed ni estas senhonoraj (1Kor 4:10). 
Citaĵo
 Ĉar pro tio, ke en la saĝeco de Dio la mondo per sia saĝeco ne konis Dion, bonvolis Dio per la malsaĝeco de la prediko savi la kredantojn (1Kor 1:18). 

Similan konduton fojfoje praktikis la malnovtestamentaj profetoj, ekz-e jam Jersaja:

Citaĵo
 en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante: Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda. Kaj la Eternulo diris: Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo (Jes 20:2,3). 

La malsaĝeco pro Kristo estis bone konata en la orienta kristanismo; en la 6-a jarcento la eklezio sanktulinigis la egiptinon Izidora, konatan kiel malsaĝulino pro Kristo. Plej forte tiu fenomeno disvastiĝis en Rusio, kie la Eklezio sanktuligis 36 gemalsaĝulojn pro Kristo.

Kiel ekzemplon de simila sankta malsaĝulo pro Kristo en la Okcidento oni kutime indikas s-tan Franciskon el Asizo.

Rusio redakti

Rusio havis plurjarcentan tradicion de malsaĝuloj pri Kristo, kiuj estis estimataj kaj foje timataj. Ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin atestis en 1861, ke en Jalutorovska distrikto estas multe da tiaj uloj, kiuj aspektas strange kaj foje kondutas aroge.

 
 Дурацкий колпак на голове, вериги на шее, огромные четки в руке — все вроде бы ничего. Но они вооружены дубинами с железным копьем. При том же мне жаловались, что они назойливо лезут в дома, с угрозой вымогая подаяние! Юродствовать вообще надо запрещать, ибо это не в духе времени.   Stulta kolpako surkape, katenoj sur kolo, grandega rozario enmane — tio ankoraŭ ne gravas. Sed ili estas armitaj per klaboj kun feraj pikiloj. Krome oni plendis al mi, ke ili aroge trudiĝas en domojn, minace elpostulante almozon! Malsaĝuladon pro Kristo ĝenerale necesas malpermesi, ĉar tio kontraŭas la nuntempan etoson. 
— Ippolit Zavaliŝin, Vojaĝnoticoj (Tobolska gubernio) [1861][1]

Referencoj redakti

  1. Завалишин, И. (февраль 2000). “Путевые заметки (Тобольская губерния)”, Лукич (ru) (1), p. 93.