Malsano de Newcastle

Malsano de Newcastle estas tre kontaĝa birdomalsano kiu efikas sur multaj kaj aldomigitaj kaj naturaj birdospecioj. Unuafoje trovita en Newcastle, Granda Britio, en 1926, poste de Burnet en 1943 en Aŭstralio en konekto kun laboratoria infekto kie la viruso estis izolata el okula fluaĵo de malsanulo kiu montris specifan antikorpon en sia sango. Ties efiko rimarkindas ĉefe ĉe hejmaj kortobirdoj pro ties alta atakeblo kaj akiro de drastaj sekvoj pro epizoonozo ĉe la kokindustrio. Ĝi estas endemia en multaj landoj.

Malsano de Newcastle estis malkovrata en Newcastle upon Tyne, Anglio, en 1926 (Doyle), sed tiam ankaŭ oni malkovris kelkajn diferencajn branĉojn de la malsano en aliaj mondopartoj.

Ekspono de homoj al infektitaj birdoj (ekzemple ĉe kokindustrio) povas kaŭzi mildan konjunktiviton kaj simptomojn kiaj tiuj de gripo, sed la viruso de la malsano de Newcastle (VMN) angle NDV, aliflanke ne endanĝeras la homan sanon. Eĉ aperis intereso pri la uzo de NDV kiel kontraukancera agento pro kapablo de la NDV selektive mortigi homajn tumorajn ĉelojn kun limigita tokseco por normalaj ĉeloj.

Ne estas kuractraktado por NDV, sed uzado de profilaktaj vakcinoj kaj sanpraktiko povas malpliigi eblon de apero de la malsano.