Malsat-plano

Nazia plano por senigi Sovetunion je manĝo

La malsat-plano (ankaŭ Backe-plano aŭ pli precize malsatmortiga plano; germane Der Hungerplan, der Backe-Plan) estas la nomumo fare de kelkaj historiistoj pri planoj de politikaj kaj militistaj gvidantoj de la Nazia Germanio, por lasi malsatmorti milionojn da loĝantoj de la okupaciitaj areoj de Sovetunio. Ili celis forpreni ĉiujn manĝaĵojn por la germanaj trupoj kaj la Tria Regno kaj tiel eviti sekvojn similajn al tiuj de la unua mondmilito, kaŭzinta en la Germana Imperio malsatojn kaj sekve politikan revolucion. Ĉefreprezentanto de la ideo estis Christian Gerlach, kiu pruvis ke tiu plano iĝis oficiala politiko de la reĝimo kaj estis efektivigita post okupo de okcidentaj partoj de Sovetunio.

Aliaj historiistoj kiel Klaus Jochen Arnold asertas, ke forpreno de ĉiuj manĝaĵoj por la germanaj trupoj estis kaŭzita de pure ekonomiaj konsideroj kaj ne celis malsatmortigon de la loĝantaro. Laŭ ili la vera celkonscia malsatmortigo okazis nur dum la Leningrada blokado.