Malsupra fluo de Ruhr

La malsupra retene mastrumata Ruhr (neoficiale ankaŭ nomata Ruhr-Ŝipkanalo) estas nacia akvovojo[1] en la federaciero Nordrejn-Vestfalio kaj konektas la Rejn-Ruhr-Havenon en Mülheim ĉe Ruhr unuaflanke kun longeco da 12,21 km[2] rekte kun la Rejno kaj aliaflanke trans la ligokanalo al la Ruhr kaj la Rejn-Herne-Kanalo kun la havenoj de Duisburg-Ruhrort kaj kun la Rejno. La kilometra nombrado komencas ekde la enbuŝiĝo de la Ruhr en la Rejnon.

La malsupra fluo de Ruhr. En la centro de la bildo enbuŝiĝas la malnova Ruhr.

Historio redakti

 
Ponta pejzaĝo ĉe la malsupra Ruhr

Ŝarĝboatoj transportis la karobon el la minejoj de Mülheim ekde la 17-a jarcento al Duisburg. Dum ĉi tiu tempo la Ruhr estis la plej grava transportvojo por karbo. En 1780 la Ruhr estis trafikebla ĝis Langschede. Ekde 1847 la fervojo transprenis pli kaj pli transportojn, tiel ke la ŝiptrafiko sur la Ruhr perdis sian gravecon kaj finiĝis en 1889. Por kreskigi sian ekonomian potencon la urbo Mülheim decidis, konstrui havenon kaj krei rektan ligon kun la haveno de Duisburg. Por tio la Ruhr ricevis inter la havenoj parte novan fluejon (trafosaĵo: kluzokanalo je Raffelberg), ĉar la origina fluejo de Ruhr ne taŭgis por la grandaj ŝipoj de l' Rejno. La konstruado daŭris dek du jarojn. La niveldiferencon de proks. dek metrojn inter la du urboj egaligis la konstruo de du baraĵoj: Baraĵo Raffelberg kaj Ruhr-Kluzo Raffelberg samkiel Ruhr-Baraĵo Duisburg kaj Ruhr-Kluzo Duisburg. Oni ekfunkciigis la akvovojn en 1927. La faloalto de la unua retenŝtupo estas tiom ega, ke la Akvoenergia Centralo Raffelberg uzas ĝin por elektroproduktado. La Ruhr-Baraĵon Duisburg anstataŭis ekde 1957 novkonstruaĵo.

La retenŝtupo Duisburg kun la Ruhr-kluzo kaj la Ruhr-baraĵo kaj la Rejn-Ruhr-Haveno estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti