Malta preĝejo (Vieno)

Malta preĝejo (germane Malteserkirche; foje germane Johanniterkirche; plena nomo: germane Kirche des heiligen Johannes des Täufers) troviĝas en Interna Urbo de Vieno (Aŭstrio)[1].

Malta preĝejo
germane Malteserkirche
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Aŭstrio
Municipo Vieno

Geografia situo

48° 12′ 18″ N, 16° 22′ 16″ O (mapo)48.20516.371111111111Koordinatoj: 48° 12′ 18″ N, 16° 22′ 16″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Romkatolika Eklezio
diocezo Romkatolika ĉefepiskopujo de Vieno
asocio la Malta ordeno
Arkitektura priskribo
Konstrustilo gotiko, baroko
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1446
Specifo
Mapo
Malta preĝejo (Vieno) (Vieno)
Malta preĝejo (Vieno) (Vieno)
DEC

Map

Ligiloj
Adreso Kärntner Straße 35, Inner Stadt, Vieno, Aŭstrio
Vikimedia Komunejo Komunejo pri Malta preĝejo
vdr

La Malta preĝejo ankaŭ konata kiel la Preĝejo de Sankta Johano Baptisto troviĝas en Kärntner Strato. Ne tre for, en la strato Johannesgasse situas la Granda priorato de Aŭstrio[1].

La unua preĝejo aperis ĉi tie en 1217 kaj nomiĝis Domo de magistro de la ordeno de Sankta Johano. La Kvara krucmilito finiĝis kaj multnombraj krucmilitistoj, ofte vunditaj kaj senhejmaj, bezonis helpon. Ili revenis laŭ tiu vojo al Eŭropo kaj trovis ĉi tie azilon[1].

La nuna preĝejo estis konstruita en 1446, sed la barokan aspekton akiris post granda rekonstruo en 1806-1808. En 1933 la ordeno, kies financoj kolapsis post la Unua mondmilito, vendis la konstruaĵon al la Viena eparĥio, sed en 1960 elaĉetis ĝin kaj restaŭris[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Stanislavo Belov (2018-07-28) Romantika adiaŭo al Vieno (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2019-03-22. Alirita 2019-03-22.