Maltaj protestoj de 2019

protestoj

La Maltaj protestoj de 2019 estis daŭra serio de protestoj en Malto, kiuj komenciĝis la 20-an de novembro 2019, en La-Valeto kaj aliaj urbaj centroj. La protestoj alvokis al rezigno de la nacia registaro kaj la ĉefministro post kiam supozitaj politikaj ligoj al la murdo de Daphne Caruana Galizia aperis post la aresto de komercisto Yorgen Fenech. Protestantoj ankaŭ celis registaran koruptecon kaj la mankon de agoj pri lavado de mono. La nunaj protestaj eventoj estas sen precedencoj en la politika historio de Malto ekde ĝia sendependeco.

La protestoj konsistis el serio de manifestacioj, marŝoj, sidlokoj kaj civila malobeado. La malta registaro estis akuzita uzi timigajn taktikojn kontraŭ protestantoj kaj ĵurnalistoj. Ĉefministro Joseph Muscat sciigis la 1-an de decembro ke li eksiĝus la 12-an de januaro 2020. La familio de Caruana Galizia, naciaj politikaj partioj, la misio de Eŭropa Unio en Malto, akademianoj, neregistaraj organizaĵoj, civilaj societoj, la unio de studentoj de la Universitato de Malto, iamaj konsilistoj, industriaj kaj komercaj organizaĵoj kaj laborsindikatoj alvokis je lia tuja eksiĝo.

La familio de Caruana Galizia akuzis Muscaton provi ŝirmi membrojn de la interna rondo de la enketoj. Konstituciaj spertuloj, juraj instancoj kaj aliaj reprezentantoj asertis, ke la decido de Muscat resti en ofico ĝis januaro 2020 kaj havi pli ol ses-semajnan parlamentan recesion dum kristnasko kaŭzis la krizon en maltaj institucioj. Komerco estis tuŝita negative de la krizo kaj la protestoj, dum gravaj industriaj asocioj kaj institucioj esprimis zorgon pri la efiko de la tumultado. Organizantoj kontestis asertojn, ke protestoj estis iamaniere perfortaj, dum oficiala proparolanto diris, ke iuj manifestaciantoj igis la protestojn "rimedo por perforto, misuzo kaj incito."