Mamadou TandjaMamadu Tandja (n. 20-an de julio 1938[1] mortis la 24-a de novembro 2020) estis retirita oficiro kaj niĝera politikisto kiu estis prezidento de Niĝero de 1999 ĝis 2010. Li estis prezidento de la partio MNSD el 1991 al 1999 kaj malsukcese estis la prezidenta kandidato por tiu partio en 1993 kaj en 1996 antaŭ esti elektita por sia unua regoperiodo en 1999. Dum lia epoko kiel prezidento de Niĝero, li estis ankaŭ voĉparolanto de la CEDEAO "Ekonomia Komunumo de Okcidentafrikaj ŝtatoj" el 2005 al 2007.

Mamadou Tandja
Persona informo
Mamadou Tandja
Naskiĝo 20-an de julio 1938 (1938-07-20)
en Maïné-Soroa
Morto 24-an de novembro 2020 (2020-11-24) (82-jaraĝa)
en Niameo
Lingvoj fulafranca vd
Ŝtataneco Niĝero vd
Partio National Movement for the Development of Society vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tandja havas praulojn de fulboj kaj de kanuroj. Li estis la unua Prezidento de Niĝero kiu ne estas etne haŭsoĝermao.[2]

Mamadou Tandja partoprenis jam kiel oficiro en la puĉo de 1974 kiu metis en la povon la ankaŭ militiston Seyni Kountché aŭ Sejni Kunĉé. Dum la 1980-aj jaroj li estis guberniestro, ministro kaj ambasadoro en Niĝerio. En 1991 li ekestris frakcion de la movado en la povo nome MNSD, kie anstataŭis la ĝistiaman partiestron de la etno ĝermaa. Tandja malsukcesis en la balotado de 1993 kiam sukcesis Mahamane Ousmane, kiu siavice estis elpostenigita de puĉo estrita de Ibrahim Baré Mainassara la 27-an de januaro 1996, kiu siavice estis murdita post nova puĉo aprile de 1999. Tiu nova registaro promesis revenon al demokratio kaj balotado por la fino de la jaro, kiam sukcesis Mamadou Tandja.

De tiam li kiel prezidento klopodis disvolvigi ekonomion de la lando kiu ne ĝuis helpon de eksterlandaj ŝtatoj pro antaŭa puĉo. Li klopodis malaltigi la ŝtatan elspezon kio kaŭzis kontraŭstaron de studentoj en 2001 kaj de soldatoj en 2002. Spite kritikojn pro cenzuro de komunikoj pri okazintaj ribeloj, li denove venkis en la blotado de 2004.

En 2009 okazis tutlanda polemiko pri intencoj plilongigi la limajn daŭrojn de la oficialaj postenoj, inter ili tiu de la prezidantoj, ĉefe per proponita referendumo. La opozicio kaj sektoroj de la reĝimo kontraŭis tion. La kontraŭstaro implikigis la tutan politikan kaj juran sistemon, eĉ kun religiaj implicoj. Post junio la registaro funkciis neleĝe kaj la opozicio konsideris, ke okzis puĉo fare de la reĝimo. La 18an de februaro de 2010 militistoj interrompis kunsidon de la registaro kaj arestis la prezidenton Mamadou Tandja.

Notoj redakti

  1. Meyers Lexikon Online[rompita ligilo], konsultita la 20an de Majo 2007.
  2. Country Reports on Human Rights Practices — 2003: Niger, U.S. State Department Bureau of Democracy, Human Rights, and Labor, 25a de februaro 2004.