Manětín

urbo en Ĉeĥio

Manětín (antaŭe Mantiná, Manetín, en lat. kaj ger. tekstoj Manetin) estas urbo en norda parto de distrikto Plzeň-nordo de Ĉeĥio. En la tuta municipo, kiu ensumigas pluaj 14 vilaĝoj, vivas ĉirkaŭ 1200 loĝantoj. Ties katastra teritorio prenas 8 465,20 ha - ĝi estas la plej granda katastro de la municipo en la norda Pilzenio. En Manětín mem vivis en la jaro 2023 1 142 loĝantoj. Ties katastra teritorio havas areon 876,3 ha kaj poŝtkodo de adresoj estas 331 01 kaj 331 62.

Manětín
(Mantiná)
germane Manetin
urbo
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Manětín
Kromnomo: baroka perlo de okcidenta Bohemio
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Plzeň-nordo
Administra municipo Kralovice
Historia regiono Bohemio
Montaro Rakovnika montetaro
Memorindaĵo Manětín kastelo
Rivero Manětínský potok
Situo Manětín
 - alteco 413 m s. m.
 - koordinatoj 49° 59′ 30″ N 13° 13′ 59″ O / 49.99167 °N, 13.23306 °O / 49.99167; 13.23306 (mapo)
Areo 84,65 km² (8 465 ha)
Loĝantaro 1 142 (2023)
Denseco 13,49 loĝ./km²
Unua skribmencio 1169
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 331 62 ĝis 331 64
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0325
NUTS 5 CZ0325 559202
Katastraj teritorioj 15
Partoj de urbo 15
Bazaj setlejunuoj 15
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Manětín
Retpaĝo: www.manetin.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Pšov, Chyše, Štědrá, Bezvěrov, Horní Bělá, Nečtiny, Mladotice, Hvozd, Líté, Štichovice kaj Žihle.

Situo redakti

Manětín situas en valo de rojo nomata Manětínský potok sur montopiedo kaj deklivo de monto nomata Chlumská hora, 29 km nord-nord-okcidente de Plzeň. En la urbo kruciĝas ŝoseo II/201 kaj II/205.

Historio de urbo redakti

Historio redakti

Manětín, urbeto sur tiama landa pado el Prago ĝis Cheb, estas unuafoje menciata en la jaro 1169, kiam ĉi tiean teritorion donacis reĝo Vladislav la 2-a al ordeno de johanitoj. Tiuj en la jaro 1235 eldevigis de la reĝo donon de rajto de juĝo kaj remparoj. Tiutempe estis en la spaco de la okcidenta parto de hodiaŭa kastelo konstruigita burgaro kaj monaĥejo.

En la jaro 1420 reĝo Sigismondo la 1-a lombardigis la manětínan senjorujon al Bohuslav ze Švamberka. Tiu unue staris kontraŭ husmovado, sed post tio, kiam ili en la jaro 1422 militkaptis lin, li fine alkliniĝis al ilia flanko. Pli poste transprenis la senjorujon lia frato Hynek Krušina ze Švamberka. En la manětína burgaro havis sidejon administranto burggrafo.

 
Placo en Manětín kun baroka preĝejo

Kiam Krušina en la jaro 1455 mortis, la senjorujon transprenis post li lia filo Bohuslav, kiu akre staris kontraŭ tiama reĝo Jiří z Poděbrad. Li fondis en la jaro 1465 kun pluaj ĉeĥaj senjoroj la t.n. Unuecon de Zelená Hora. Je tri jaroj pli poste li kuniĝis kun krucistoj kaj entreprenis kun ili neniigajn atakojn sur teritorio de la okcidenta Bohemio. En la jaro 1483 Bohuslav foraĉetis herede de la ordeno de johanitoj la tutan senjorujon (ĝis tiu tempo li havis ĝin nur en lombardo).

Familio de Švamberkidoj vendis la senjorujon en la jaro 1544. En pli postaj jaroj la posedantoj alternis pli ofte. Menciindas familio de Hrobčickidoj, kiuj proprumis la senjorujon inter la jaroj 1560-1617 kaj dum ilia regado elkreskis sur la loko de la devena burgaro renesanca kastelo.

Pase de la tridekjara milito akiris la senjorujon Ester Lažanská kun edzo Jiří Mitrovský el Nemyšl. Tiu "meritis" pri perforta rekatoligo de la loĝantaro - li revokis la ĝisnunan paroĥestron kaj surparoĥigis jezuiton. En la jaro 1625 ekribelis kontraŭ li servutuloj kaj sieĝis la kastelon. Mitrovský-on liberigis nur alvokita soldataro el Plzeň. Posedantino Ester Lažanská mortonte enheredigis la senjorujon al sia frato.

 
La dezertiĝinta preĝejo de sankta Barboro en orienta parto de la municipo

La 18-a jarcento estis por Manětín en signo de ekfloro, kiun paradokse komencigis granda incendio de la urbo en la jaro 1712, dum kiu kuŝis per cindro la kastelo, la preĝejo kaj duono de la urbo. Senpere post la incendio lasis Václav Josef Lažanský baroke alikonstrui la forbruligitan kastelon laŭ planoj de arkitekto Tomáš Hafenecker. Pri evoluo de baroka kulturo en la urbo post morto de Václav Josef meritis ankaŭ liaj edzino kaj filo - en Manětín tiasm kreis pentristoj Petr Brandl kaj F. K. Bentum, arkitektoj J. B. Santini kaj J. J. Hess, skulptistoj Š. Borovec kaj J. Herscher kaj muzika komponisto Jan Josef Brixi.

En la jaro 1809 estis ĉe la kastelo fondita angla parko. Ekde 1830 fortiĝas protestoj kontraŭ laborego. Post ĝia nuligo, en la jaro 1850, estiĝas nova juĝeja distrikto Manětín. En la jaro [1857] estis konstruigita ŝoseo ĝis Žlutice, samtempe estis projektata ankaŭ fervojo Plzeň - Žlutice - Karlovy Vary. En 1869 estis komencita agado de Korpuso de propravolaj fajroestingistoj. En 70-aj jaroj de la 19-a jarcento daŭrigas konstruado de ŝoseoj - al Nečtiny, Dolní Bělá kaj ĝis Kaznějov, pli poste ĝis Mladotice kaj ĝis Rabštejn nad Střelou.

 
Unu el la statuoj ornamantaj la placon en Manětín

Postv estiĝo de memstara Ĉeĥoslovaka respubliko en la jaro 1918 plimulto de la loĝantoj de urbo hisis ĉeĥajn flagojn, nur en la kastelo pendis nigre-flava flago, kiu estis sekve de la lokaj ĉeĥoj forigita. Manětín estis unu el lastaj urboj en regiono kun superanta ĉeĥa loĝantaro - ĝi estis ĉirkaŭita de germanaj municipoj (Rabštejn nad Střelou, Pšov, Bezvěrov). Dum popolnombrado en 1921 estis kalkulitaj 1017 ĉeĥoj kaj 242 germanoj, t.e. kvociento de la ĉeĥoj 80%.

En la jaro 1923 defenitive falis ĉiuj planoj pri konstruado de fervojo el Plzeň ĝis Manětín. Fervojhaltejo Manětín estiĝis en fervojlinio Plzeň - Žatec iam en la 30-aj jaroj, sed ĝi estis malproksima 10 kilometroj de la municipo. Pli poste ĝi estis alinomita al "Mladotice - zastávka" (Mladotice - haltejo). La 15-an de aŭgusto 1924 estis komencita regula aŭtobusa transporto inter Plzeň kaj Manětín. Post munkena interkonsento, la 30-an de septembro 1938, Manětín fariĝis lasta ĉeĥa municipo en la ĉirkaŭaĵo, kiu ne estis almembrigita al Regno.

Manětín estis liberigita la 7-an de majo fare de usona armeo. La kastelo estis konfiskita de familio Lažanský-idoj, ŝtatigita kaj eluzata kiel kancalarioj de diversaj organizoj. Forŝovo de germanoj ne trafis Manětínon tiom kiel plimulton de la ĉirkaŭaj municipoj, ellandigitaj estis nur la antaŭe "germanaj" vilaĝoj, kiujtiam ankoraŭ memkompreneble ne apartenis sub manětín - ekz. Rabštejn nad Střelou aŭ Zhořec. Komenco de komunismoalportis ankaŭ administran reformon, kiam ekde la jaro 1949 Manětín fariĝis parto de distrikto Plasy (ĝis tiu tempo ĝi estis distrikto Kralovice). Nur la 22-a de aŭgusto 1957 en la municipo oni sukcesis krei UAK.

Ekde la jaro 1960 Manětín fariĝis parto de distrikto Plzeň-nordo, en kiu ĝi estas ĝis hodiaŭ. En la jaroj 1973-1974 estis en deklivo de Chlumská hora konstruitaj novaj loĝejoj. Iom post iom integras al la urbo pluaj kaj pluaj vilaĝoj, maksimuma stato estas atingita en la jaro 1980, kiam la katastra teritorio de la municipo havis areon 96 km². En la jaro 1988 transprenis la kastelon de organizo Ŝtataj arbaroj Muzeo kaj galerio de la norda Pilzenio kaj faris ampleksan rekonstruon.

Urba blazono redakti

Manětín estas kiel urbeto unuafoje menciata en la 14-a jarcento, sed preciza tempo de dono de la blazono ne estas konata. La blazono estas unuafoje dokumentita per blazona sigelilo. La dekstra duono de ŝildo similigas per arĝenta malteza kruco sur nigra fono la agadon de jezuitoj en la urbo en la jaroj 1169-1420. Jiří Čarek allasas, ke la blazono povis esti emblemo de superularo, t.e. johanita grandprioro Semovít, la princo teŝina, kaj post ŝanĝo de superularo en la jaro 1420 la emblemo povis ŝanĝiĝi en blazonon de la urbo. La alia, maldekstra duono havas oran fonon, kiu posrtas duonon de nigra aglino kun ruĝa armilaro. Apasrtaĵo estas vido de la aglino, kiu ne direktas maldekstren, eksteree de la blazono, sed male dekstren al ĝia mezo.

 
Vido al Manětín el deklivoj de monto Chlumská hory. En fono tre ampleksa arbarzono prenanta preskaŭ 8 % de la areo de la norda Pilzenio.

Memorindaĵoj redakti

Pro kvanto de barokaj memorindaĵoj kaj statuoj la urbo estas markata kiel baroka perlo de okcidenta Bohemio.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 624
18803 701
18903 672
19003 424
19103 341
19213 289
JaroLoĝantoj
19303 104
19501 753
19611 767
19701 542
19801 476
19911 350
JaroLoĝantoj
20011 245
20141 165
20161 141
20171 133
20181 125
20191 142
JaroLoĝantoj
20201 151
20211 106
20221 128
20231 142

Nuntempo redakti

En lastaj 45 jaroj Manětín rekontiĝas kun malkresko de loĝantoj. Kaŭzo estas sendube granda soleco de la urbo sur limo de du distriktoj (hodiaŭ ankaŭ jam de du regionoj - Pilzena regiono kaj Regiono Karlovy Vary), kun kio estas kunigita manko de alireblaj laborokazoj. Aŭtobuso el Plzeň veturas unu horon, la plej proksimaj najbaraj urboj estas malproksimaj ĉirkaŭ 15 km (Žlutice kaj Plasy), ekz. sed ĝis Žlutice estas pro la distrikta kaj regiona limoj malbona transporta alirebleco kaj plie tie estas ankoraŭ eble proporcie malmulte da laborokazoj ol en Manětín.

Sed alie Manětín estas tre bela kaj agrabla urbo en bela kaj pura pejzaĝo. Pro sia baroka arkitekturo ĝi estas kompare kun la ĉirkaŭaj urboj absolute unika. La apudaj densaj arbaroj (la sudan parton de la katastro kreas koneksa arbara spaco kun areo preskaŭ 95 km², atinganta ĝis Úněšov), valo de rojo Manětínský potok kaj rivero Střela kaj pluaj interesaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo (vilaĝo Nečtiny kun kastelo, la plej malgranda urbo en Ĉeĥio - Rabštejn nad Střelou) estas allogaĵoj por turistoj, do Manětín apartenas al ŝatataj refreŝigejaj lokoj de Pilzenanoj. En la urbo havas sidejoj bazlernejo, poŝtofico, sanitara centrejo, vendejoj, informcentro, deĵorejo de Polico de Ĉeĥio kaj kelke da restoracioj kaj penziono.

Transporto redakti

 
Stastuo de sankta Barboro en tombejo sub preĝejo

Ŝosea redakti

En la urbo kruciĝas ŝoseo II/201 (Jeneč – Křivoklát – Kralovice – Konstantinovy Lázně – Planá – HP ĝis Germanio Broumov/Mähring) kaj II/205 (Nevřeň – Nekmíř – Žlutice – Hvězda). Plu ĉi tien venas pli granda kvanto de ŝoseoj de malpli altaj klasoj kunigantaj precipe la vilaĝojn kun la urbo.

Aŭtobusa redakti

    • Nečtiny – Plzeň (ČSAD Autobusy Plzeň, prov. Kralovice)
    • Manětín – Úterý (ČSAD Autobusy Plzeň, prov. Kralovice)
    • Manětín – Praha (ČSAD Autobusy Plzeň, prov. Kralovice)
    • Žlutice – Plzeň (ČSAD Autobusy Plzeň, prov. Kralovice)
    • Plasy – Nečtiny (ČSAD Autobusy Plzeň, prov. Kralovice)
    • Kralovice – Rabštejn nad Střelou (ČSAD Autobusy Plzeň, prov. Kralovice)

Partoj de urbo redakti

Nomo de parto de municipo
Nombro de loĝantoj (2001)
Ŝosea distanco
Alligo al municipo
Brdo 27 3 Sv 1961
Česká Doubravice 20 5 Jv 1961
Hrádek 27 3 Sv 1961
Kotaneč 11 7 Sv 1980
Lipí 20 4 J 1961
Luková 7 7 Sz 1976
Manětín 770
Mezí 58 6 Sz 1976
Rabštejn nad Střelou 26[1] 9 Sv 1980
Radějov ---[2] 7 J 2002
Stvolny 109 5 S 1980
Újezd 48 4 Z 1976
Vladměřice 56 3 Jv 1961
Vysočany 13 9 Sv 1961
Zhořec 53 7 Z 1976

En la jaroj 19761992 estis parto de Manětín ankaŭ municipo Štichovice.

 
Parto de Manětín estas ankaŭ la plej malgranda historia urbo de Eŭropo – Rabštejn nad Střelou.

Ĉirkaŭaĵo redakti

La memstara urbo Manětín najbaras en nordonordookcidento kun Stvolny, en nordoriento kun Hrádek kaj Brdo, en sudoriento kun Vladměřice, sude kun Lipí kaj en okcidento kun Lešovice kaj Újezd.

La katastra teritorio de la municipo najbaras en nordoriento kun municipo Žihle, en oriento kun municipoj Mladotice kaj Štichovice, en sudoriento kun municipo Hvozd, en sudo poste Líté kaj Horní Bělá kaj en okcidento Nečtiny kaj Bezvěrov. La nordan limon de la katastro kreas ankaŭ limon de distriktoj Plzeň-nordo kaj Karlovy Vary. Najbaraj municipoj el distrikto Karlovy Vary estas: Štědrá, Pšov kaj Chyše.

Interese estas, ke kvankam la katastro de la municipo prenas preskaŭ 85 km², la norda rando de la konstruita loko de urbo situas eble nur proksimume 300 metroj de la municipa, la distrikta kaj la regiono limoj.

Referencoj redakti

  • Irena Bukačová, Jiří Fák, Karel Foud: Severní Plzeňsko II; Nakladatelství Českého lesa, Domažlice 1997, ISBN 80-901877-5-7
  • Jiří Čarek: Městské znaky v českých zemích, Academia Praha 1985
  1. La plej malgranda setlejo en Eŭropo, kiu havas historie urban statuson.
  2. En tempo de censo ne estis proklamita