Manĝa aldonaĵonutraĵa aldonaĵo en lingvouzo kutimiĝinta ekde la mezo de la 20-a jarcento estas kemiaj kombinaĵoj aldonitaj al homaj nutraĵoj, por havigo de iuj dezirataj kemiaj, fizikaj aŭ fiziologiaj efikoj. Ili uziĝas por reguligi la strukturon, guston, koloron, kaj la kemian kaj mikrobiologian konserveblon de prilaboritaj nutraĵoj, kaj por garantii la senĝenan industrian produktadon de tiuj nutraĵoj. Povas temi kaj pri sintezigitaj kaj pri naturaj substancoj. Manĝaj aldonaĵoj nur rajtas uziĝi post permeso de koncerna ŝtata aŭ interŝtata instanco, kiu kontrolu ke ili ne kaŭzu riskon al la sano de la konsumantoj, ke ili teknike necesu kaj ke ili ne trompu la konsumantojn. Krome ili devas esti skribe indikataj ĉe la manĝaĵo. La Eŭropa Unio por ĉiu manĝa aldonaĵo disdonas kodon, kiu komenciĝas per la litero E kaj sekviĝas de nombro.[1] La kodo simpligite nomatas E-numero: pri unuopaj kodoj vidu la detalan liston de E-numeroj.

Manĝa aldonaĵo: diversaj formoj de lecitino

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Werner Baltes: Lebensmittelchemie ("nutraĵa kemio"), 6-a eldono, eldonejo Springer, Hajdelbergo kaj Novjorko, 2007, COI:10.1007/978-3-540-38183-9_10