La manĝebla rano[1]laga rano[2](Pelophylax kl. esculentus)[3][4] estas ofta eŭropa hibrido inter Pelophylax lessonae kaj la ridorano (P. ridibundus). Tradicie ĝi estis ĉasata kaj komercata por manĝo, partikulare por ranokruroj, famaj en Francio kaj najbaraj landoj kiel delikataĵo. Nun ĝi estas leĝe protektata en la Eŭropa Unio, kvankam la amasa importado de ranoj el aliaj landoj daŭras.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Manĝebla rano
Manĝebla rano
Manĝebla rano
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Amfibioj Amphibia
Subklaso: Lisamfibioj Lissamphibia
Superordo: Salientuloj Salientia
Ordo: Anuroj Anura
Familio: Ranedoj Ranidae
Genro: Akvorano Pelophylax
Specio: Pelophylax kl. esculentus
(Lineo, 1758)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Aspekto redakti

 
Blekanta virrano kun paraj voĉvezikoj

La korpa aspekto de la laga rano ideale statas meze inter tiuj de ĝiaj gepatraj specioj, Pelophylax lessonae kaj Pelophylax ridibundus. Tamen, laŭ genetikaj ecoj, individuo povas simili pli al unu aŭ la alia specio. Tio okazas kaj ĉe korpa grando kaj ĉe la koloro kaj markaro de la dorso, la ventro, kaj la kruroj aŭ ankaŭ ekzemple ĉe la longo de la femuro kompare al la longo de kapo al pugo. Por la kalkana elstaraĵo sur la postaj internaj fingroj tiu meza stato ankaŭ validas. Ĉe lagaj ranoj ĝi estas pli levita kaj kompare al la fingrolongo pli granda ol ĉe ridoranoj, sed pli malgranda kaj malsimetria ol ĉe lagoranoj.

Individuoj genetike proksimaj al P. ridibundus longas 5-9 centimetrojn (viraj) aŭ 6-11 centimetrojn (inaj). Normalkaze, la dorso havas herboverdan koloron - foje ankaŭ brunan - kun hele verda linio laŭlonge de la dorsomezo (de la nazpinto ĝis la kloako) kaj du klare elstarantaj dorsaj glandostrioj. Ankaŭ malhelaj punktoj kaj markoj estas ofte rimarkeblaj.

Eĉ la voĉo mezas inter la gepatraj specioj: la pariĝaj krioj estas ne tiel zumaj kiel ĉe P. lessonae, sed por homa orelo iom pli klare percepteblaj kiel apartaj sonsinsekvoj, tamen malpli dishakitaj ol la kek-krioj de P. ridibundus. Kiel ĉiuj akvoranoj, lagaj ranoj posedas du eksterajn voĉvezikojn, kiuj troviĝas en la flankaj buŝanguloj kaj kapabligas ilin por laŭtaj krioj. Ĉe lagaj ranoj ili havas blanke grizan koloron (ĉe P. ridibundus nigre grizan, ĉe P. lessonae blankan). La kvakaj teritoriaj krioj ne estas certe atribueblaj al la diversaj taksonoj.

Genetikaj apartaĵoj redakti

 
Du triploidaj viraj lagaj ranoj el Malsupra Saksujo. La maldekstra forte similas al P. lessonae, la dekstra same klare al P. ridibundus, sed ambaŭ estas P. esculentus.

Hibrido normale estas aŭ sterila aŭ almenaŭ ne tre vigla kaj dependa de rekombino de la gepatraj genoj por genero de la sekva generacio. Tio validas ankaŭ por lagaj ranoj, almenaŭ kiam unu el la du gepatraj specioj loĝas samloke, t.e. en la sama habitato. Tamen, precipe en norda Germanujo la plejofto estas, ke lagaj ranoj ekzistas en puraj hibridpopulacioj - P. lessonae kaj P. ridibundus mankas en la sama medio. Malgraŭe, la laga rano povas daŭre ekzisti kaj reproduktiĝi tie. Tion ĝi sukcesas fari, ĉar krom normalaj individuoj kun duploida kromosomaro ankaŭ tiaj troviĝas, kiuj havas tri kromosomseriojn. Tiujn bestojn oni nomas triploidaj; ili enhavas la tutan heredinformon de unu el la gepatroj. Ili ofte ankaŭ estas aparte viglaj kaj tial speciale rolas en la generado.

Ĉar triploiduloj kvazaŭ ŝtelis unu kromosomserion de unu el la gepatraj specioj, la laga rano, laŭ propono de la herpetologoj Dubois & Günther (1982), nomiĝas ne specio sed kleptono (de κλέπτον klepton, malnovgreka neŭtra participo „ŝtelanta“). Tio ofte estas indikata per la mallongigo „kl.“ inter la genronomo kaj la specinomo; tamen tiu skribmaniero ne estas uzata de ĉiuj sciencistoj (alternative, oni ekzemple metas la specinomon inter citiloj). Tiu heredbiologia apartaĵo ankaŭ klarigas la jam priskribitan variecon de la korpa aspekto de la laga rano: dum diploidaj individuoj estas fenotipe mezaj inter la gepatraj specioj, ĉar ili havas po unu kromosomserion de ambaŭ, triploiduloj similas al la specio, de kiu ili havas du kromosomseriojn. Tiu cirkonstanco igas, ke en surloka biologia esplorado, triploidaj lagaj ranoj ofte estas ekstere nur tre malfacile distingeblaj de tiu el la gepatraj specioj, kiu estas domina en iliaj genoj.

Aldone al la ĉi-supraj genetikaj ecoj, la genaro de laga rano enhavas grandegan proporcion (77 %) de transmeteblaj eroj. Tiuj sekcioj de DNA povas esti kialo de iuj mutacioj (kromosomaj rearanĝoj), kiuj okazas en organismo, kaj tial ili nuntempe estas pridiskutataj kiel evolucia pelforto.[5]

Habitato, kutimoj, kaj arealo redakti

 
Tipa habitato de lagaj ranoj
Blekantaj lagaj ranoj dum pariĝosezono
 
Lagaj ranoj uzas favorajn sidilojn eĉ socieme.

P. esculentus estas endemia de Eŭropo. Ĝi nature vivas el la norda duono de Francio al okcidenta Rusio, kaj el Estonio kaj Danio al Bulgario kaj norda Italio. La laga rano estis enmetita en Hispanio kaj en Unuiĝinta Reĝlando. La natura teritorio estas preskaŭ identa kun tiu de Pelophylax lessonae.[6]

Lagaj ranoj tutjare estas relative strikte ligitaj al akvejoj, sed ne tiel, kiel P. ridibundus; ili faras pli longajn surterajn irojn kaj travintras preskaŭ ĉiam surtere (en terkavoj ktp.). Kiel frajejoj kaj loĝejoj, akvejoj daŭraj kaj apertaj estas preferataj, pleje naturaj kaj preskaŭ naturaj lagetoj, kie ranoj povas sidi sur la randoj aŭ sur nimfeaj folioj sunumante sin kaj gvatserĉante insektojn. Ĉe danĝero ili faras tipe akvoranan longan salton en la akvon kaj kaŝas sin en la ŝlimo. La pariĝosezono estas majo kaj precipe junio. En la fraja kalendaro de centreŭropaj amfibioj, la laga rano estas la plej malfrua. Aspekte la frajo kaj ranidoj similas al tiuj de ekzemple Pelophylax lessonae. En la nutraĵaro ili inluzivas krom insektoj ankaŭ aliajn senvertebrulojn (araneojn, vermojn, helikojn, ktp.), kaj foje pli malgrandajn amfibiojn aŭ fiŝojn.

Konservado redakti

 
Kaŝejo sub lemnoj
 
Ĉe ĉi tiu virrano eĉ la dorsaj glandostrioj kaj la timpanoj estas (dumsezone) verdakoloraj.

En la pasinteco, lagaj ranoj kaj aliaj okcident-Eŭropaj akvoranoj estis ofte ĉasataj por manĝo, precipe de la kruroj (kio klarigas la latinan specinomon, kiu signifas "manĝebla," kaj la Esperantan nomon "manĝebla rano"). La estiĝo de grandskala komercado de ranokruroj meze de la 20-a jarcento intensivigis la ĉasadon sufiĉe por minaci la pluvivon de la taksono.[7] Tial, unuopaj landoj kaj la Eŭropa Unio metis Eŭropajn ranojn, inkluzive la lagan ranon, sub leĝa protektado; tio ne igis la komercon daŭrigebla, sed nur transmetis la premon al ranoj de aliaj landoj, precipe Indonezio, kiujn okcident-Eŭropanoj grandskale importas nun.[8] Turkaj eksportistoj misetikedas lokajn speciojn - ankaŭ minacatajn - kiel lagajn ranojn, kvankam la laga rano ne loĝas en Turkujo.[9] Krome, en la 21-a jarcento evoluas intensa ranfarmado, normale ne de la laga rano, sed plejparte de la nordamerika taŭra rano.

Nuntempe, nur limigita, nekomerca ĉasado de ranoj estas permesata en la Eŭropa Unio. La laga rano ŝajnas esti malpli minacata ol la plejparto de amfibiaj specioj pro sia adaptiĝemo kaj relative nemigra vivmaniero. Eĉ en multaj fiŝlagetoj (kiuj kutime havas bordojn surkreskitajn almenaŭ de kanaroj) ili povas pli bone vivi ol la aliaj amfibioj (escepte de la komuna bufo). En Serbujo kaj Montenegro, tamen, pro ĉasado de akvoranoj por eksporti al okcidenta Eŭropo, kaj pro vasta akva poluado, malpliiĝoj estas konstatitaj.[10]


Bildaro redakti

Referencoj redakti

  1. Butler, Montagu C. 1967. Esperanto-English Dictionary. British Esperanto Association: London.
  2. Krause, Erich-Dieter. 1999. Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Helmut Buske Verlag: Hamburg.
  3. Frost, Darrel R. (2006). "Amphibian Species of the World: an Online Reference. Version 4". American Museum of Natural History, New York, USA. [1] Alirita la 7an de marto 2017.
  4. Frost, Grant, Faivovich, Bain, Haas, Haddad, de Sá, Channing, Wilkinson, Donnellan, Raxworthy, Campbell, Blotto, Moler, Drewes, Nussbaum, Lynch, Green, kaj Wheeler 2006. The amphibian tree of life. Bulletin of the American Museum of Natural History. Number 297. New York. Publikigita 15-an de marto, 2006.
  5. Christian Biémont & Cristina Vieira: Junk DNA as an evolutionary force. Nature Vol. 443, p. 521 kaj sekvaj., 5-an de oktobro 2006
  6. Pelophylax esculentus, Edible Frog. AmphibiaWeb.. Alirita 28a de januaro 2014.
  7. Gascon, Claude, kaj al. (red.) 2007. Amphibian Conservation Action Plan. IUCN/SSC Amphibian Specialist Group. Gland, Switzerland and Cambridge, UK; p. 27.
  8. [2] Osterath, Brigitte. 2017. "From Indonesian forests to French plates - the unsustainable trade in frogs' legs". DW.
  9. [3] Çiçek, Kerim, kaj al. 2020. "Unsustainable harvest of water frogs in southern Turkey for the European market". Oryx 55 (3).
  10. Katarina Ljubisavljevic, Georg Dzukic & Milos Kalezic. 2003. "Green Frogs are Greatly Endangered in Serbia and Montenegro". Froglog 58, p. 2-3.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Rainer Günther: Die Wasserfrösche Europas. (= Die Neue Brehm-Bücherei. Vol. 600). Ziemsen, Wittenberg (Lutherstadt) 1990, ISBN 3-7403-0234-8.
  • Rainer Günther (red.): Die Amphibien und Reptilien Deutschlands. G. Fischer Verlag, Jena 1996, ISBN 3-437-35016-1.
  • Hans-Joachim Obert: The dependence of calling activity in Rana esculenta Linné 1758 and Rana ridibunda Pallas 1771 upon exogenous factors (Ranidae, Anura). En: Oecologia. Vol. 18, Berlin 1975, p. 317–328.
  • Jörg Plötner: Die westpaläarktischen Wasserfrösche – von Märtyrern der Wissenschaft zur biologischen Sensation. En: Beiheft der Zeitschrift für Feldherpetologie vol. 9, Bielefeld 2005, ISBN 3-933066-26-3.
  • Hans Schneider, Josef Brzoska: Die Befreiungsrufe der mitteleuropäischen Wasserfrösche. In: Zoologischer Anzeiger. Vol. 206, Jena 1981, p. 189–202.
  • Hans Schneider, Heinz G. Tunner: Struktur des Paarungsrufes und der Revierrufe bei triploiden Teichfröschen (Rana esculenta) (Amphibia: Salientia: Ranidae). En: Salamandra. Vol. 18, 1982, p. 1–8.
  • Hans Schneider: Paarungsrufe und Rufverhalten bei Tümpel- und Teichfröschen im Naturpark Kottenforst. En: Decheniana. Vol. 149, Bonn 1996, p. 124–138.
  • Hans Schneider: Bioakustik der Froschlurche – Einheimische und verwandte Arten. Kun sona KD. Supplement der Zeitschrift für Feldherpetologie 6. Laurenti Verlag, Bielefeld 2005, ISBN 3-933066-23-9.
  • Manfred Wahl: Untersuchungen zur Bio-Akustik des Wasserfrosches, Rana esculenta (L.).En: Oecologia. Vol. 3, Berlin 1969, p. 14–55.

Eksteraj ligiloj redakti