Manĝokarto estas superrigardilo pri la produktoj, servoj kaj prezoj de gastronomia entrepreno, restoracioj kja kafejoj.

Plurlingva manĝokarto
Menuo kun fotoj de la pladoj, en turka restoracio en Liono, Francio

Ĝi plenumas du bazajn funkciojn:

  1. Informado por la gastoj pri ofertoj kaj prezoj
  2. Bazo por la organiza fluo en la gastronomia entrepreno

Menuo en restoracioj estas listo de pladoj el kiuj la gasto-manĝanto povas elekti siajn manĝaĵojn. Foje nur la nomoj de la manĝaĵoj estas montrataj kaj foje ankaŭ iliaj ingrediencoj estas listigitaj. Apud la pladoj estas ilia prezo. Altkvalitaj kaj fajnmanĝistaj restoracioj, tiel nomata Gourmet, servas menuon kun prezoj.

En restoracioj kaj kafejoj, la pladoj en la menuo estas kutime prezentitaj en malsamaj kategorioj. Ofta katalogigo estas por apetitigaĵoj, salatoj, supoj, ĉefpladoj, desertoj, trinkaĵoj (subdividitaj en: refreŝigaĵo, varmaj, alkoholaĵaj. La menuo povas permesi elekton inter ĉiuj ĝiaj ingrediencoj aŭ elekton inter tutaj manĝoj (metodo ofte konata kiel "komerca aŭ negoca manĝo"). Iuj restoracioj ofertas malsamajn menuojn por malsamaj manĝoj dum la tuta tago. En iuj kazoj, la tagmanĝo menuo povas enhavi kelkajn el la vespermanĝaĵoj, je pli malmultekostaj prezoj.

En manĝoĉambroj de hoteloj kaj pasaĝerŝipoj, en bankedhaloj, konferencoj ktp la menuo povas esti priskribo de la servota manĝo, sen elekto aŭ kun malmulte da elekto. En multaj hoteloj la hotelĉambroj havas menuon por servo ĝis la pordo de la ĉambro. Tion servon permesas al gastoj mendi manĝon telefone al sia ĉambro. Ĉi tiu menuo estas kutime relative limigita kaj multekosta, sed kiam la gastoj ne emas eliri de sia ĉambro tiu servo estas necesa.

La menuo povas enhavi de ununura paĝo ĝis libreto. Ĝi povas esti presita sur divesaj specoj de papero, de simpla ĝis ornamita papero, dezajnita en diversaj grafikaj dezajnoreĝimoj, implikante diversajn materialojn, de plasto ĝis ledoligno, ĉio depende de la bildigo kaj prestiĝo de la restoracio. En turismaj lokoj, plurlingvaj menuoj foje estas montrataj.

Multaj rapidmanĝejoj kaj memservaj restoracioj ne servas menuon al manĝontoj. La detaloj de la pladoj, kutime akompanitaj de iliaj fotoj, estas sur tabulo pendanta malantaŭ la serviga vendotablo. En verkistaj restoracioj ofte ne oni havas menuon kaj la kelnero precizigas al manĝontoj kiuj estas la pladoj de la tago.

Hodiaŭ multaj restoracioj havas retejojn kaj ili ankaŭ montras siajn menuojn tie.

Kolektado menuojn estas konata, eĉ malofta, ŝatokupo kaj ĝi okupiĝas ĉefe de festaj manĝoj.

Dulingva manĝokarto (Eo-Nederlanda)