ManĥulAlmanĥul (en araba: المنخول) estas distrikto en okcidenta Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), nome en Bur Dubajo. Tiu estas komunumo kiu bordas al Um Hurair norde, Alrafa okcidente, Alkarama okcidente kaj Alĝafilija sude. Gravaj lokoj en Manĥul estas la Almanĥula Komunuma Sancentro kaj la Burdubaja Etisalat Servocentro.

Manĥul
setlejo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 15′ N, 55° 18′ O (mapo)25.24648055555655.292388888889Koordinatoj: 25° 15′ N, 55° 18′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Manĥul (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Manĥul (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Manĥul
Manĥul
Situo de Manĥul

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Al Mankhool [+]
vdr
Manĥul.

Ĝi havas 16 013 loĝantojn.

Ĝi estas tre loĝeja areo. Tamen estas ankaŭ kelkaj restoracioj, hoteloj kaj financaj entreprenoj (Citibank kaj Emirates NBD ekzemple). La ŝoseo D 90 (Almanĥul) iras orient–okcidenten tra la loko, dum la strato Ĥaled bin Al Ŭalid iras perpendikulara al la strato Almanĥul. La sekcio de la strato Ĥaled bin Al Ŭalid kiu estas proksime al Almanĥul estas foje referencata kiel Bank Street [1][2] fare de enmigrantoj.

Notoj redakti

  1. Dubai Banks. Zayed University Alirita la 9an de julio 2019.
  2. Dubai on the cheap. The Guardian. 8a de januaro, 2006 Alirita la 8an de julio, 2019.