Man vs. Wild (Homo kontraŭ NaturoLa lasta postvivinto) estas televidprogramo kiu montras kiel postvivi je ekstremaj situacioj, prezentita de Bear Grylls kaj elsendita en Usono, pluraj landoj de Latinameriko, Kanado, Barato, Aŭstralio per Discovery Channel, en Britio per Channel 4, en Ekvadoro per Discovery Channel kaj Ecuador TV, en Hispanio per Discovery Channel kaj Cuatro ktp.

Man vs. Wild
televida serio
Originala titolo Man vs. Wild
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Ĝenro realeca televidserio, aventura televida serio, reality show
Aktoroj Bear Grylls
Amplekso
Sezonoj 7
Epizodoj 72
Daŭro sen reklamoj 45
Elsendo
Elsendita 27 okt. 2006 – 12 mar. 2012
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

En la programo Grylls montras kiel oni povas postvivi. En ĝi li aperis manĝante krudan viandon, vivajn fiŝojn, skorpiojn, vermojn, trinkante akvon el la fekaĵo de elefanto por ne suferi senakvigadon kaj fabrikadon de kompaso. Pro tiuj surrealismaj aventuroj, oni plurfoje akuzis ĝin je fraŭdo. Reklamo en la dua sezono montras lin manĝante vermon dum voĉo malantaŭ li diras: "Ĉu vere Bear Grylls bezonas tion fari? Eble ne, sed vi eble jes".

Bear Grylls deklaris en brita ĵurnalo ke la plej malfacila loko estis Argentino.

La 13-an de marto 2012 Grylls estis maldungita pro neado realigi 2 projektojn por Discovery Channel, ankoraŭ oni ne scias ĉu la programo ne plu aperos aŭ ĉu aperos anstataŭanto.