Mancha Real estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio.

Mancha Real
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23100
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 11 375  (2023) [+]
Loĝdenso 117 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 47′ N, 3° 37′ U (mapo)37.7863988-3.6124276Koordinatoj: 37° 47′ N, 3° 37′ U (mapo) [+]
Alto 770 m [+]
Areo 97 km² (9 700 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Mancha Real (Provinco Ĥaeno)
Mancha Real (Provinco Ĥaeno)
DEC
Mancha Real
Mancha Real
Situo de Mancha Real
Mancha Real (Hispanio)
Mancha Real (Hispanio)
DEC
Mancha Real
Mancha Real
Situo de Mancha Real

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mancha Real [+]
vdr
Mancha Real en la provinco.

Priskribo redakti

 
Mancha Real el aero.

La areo de la municipo estas 97 km2 kie loĝas 11 264 geloĝantoj (2019), do loĝdenso estas 116,13 loĝ./km2.

Mancha Real situas sur la oriento de la komarko Metropola Areo de Ĥaeno en la centro de la provinco, lime norde kun Begíjar, sude kun Pegalajar, okcidente kun Villatorres, Jaén kaj La Guardia de Jaén kaj oriente kun Baeza, Jimena kaj Torres. Estas sur 770 m de altitudo, en tipa pejzaĝo de olivarbaroj je 19 km de la provinca ĉefurbo Ĥaeno.

La municipo okupas la orientan strion de la Metropola Areo de Ĥaeno, el la rivero Gvadalkiviro, norde kiel olivarbara kamparo, kaj iompostiome ascende al la deklivaro de Sierra Mágina sude, kie estas la forstaj terenoj de la municipo. La domaro Sotogordo apartenas al la municipa teritorio de Mancha Real.

Historio redakti

 
Placo de la Konstitucio.

La setlejo estis fondita per "Real Orden" de la reĝino Johana de Kastilio en 1537,[1] ordono kiu validiĝos nur en 1539 fare de Karolo la 5-a. Dekomence ĝi dependis de Jaén kaj estis nomita La Manchuela de Jaén. En 1557 lia filo la reĝo Filipo la 2-a sendependigos ĝin de la jurisdikcio de la nune provinca ĉefurbo. En 1653 por memorigi la viziton fare de la reĝo Filipo la 4-a, la urbestroj decidis la nomon de Mancha Real (Reĝa).

Ekonomio redakti

En Mancha Real estas klara ekvilibro de ekonomiaj agadoj, inter kultivo de olivarboj kaj produktado de olivoleo, ambaŭ tre disvolvigitaj, la industrio de lignaj mebloj, la industrio de agrikulturaj laboriloj kaj maŝinaro kaj la fabrikado de komputiloj, kio are, faras tiun urbon unu de la plej riĉaj kaj dinamikaj de la provinco.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti