Mancur Olson

usona ekonomikisto

Mancur Lloyd Olson, Jr. (22-a de januaro 1932 en Grand Forks, Usono - 19-a de februaro 1998) estis grava ekonomikisto, kiu siajn verkojn aranĝis interdiscipline kaj influis ankaŭ la evoluon de la sociologio kaj politika scienco.

Mancur Olson
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1932 (1932-01-22)
en Grandaj Forkoj, Norda Dakoto
Morto 19-an de februaro 1998 (1998-02-19) (66-jaraĝa)
en Kolegia Parko
Tombo Grue Lutheran Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitata Kolegio • Universitato HarvardNord-Dakota Ŝtata Universitato
Okupo
Okupo ekonomikisto • politikologo • universitata instruisto • sociologo
vdr

Biografio redakti

Li studis en la North Dakota State University, poste en la Oksforda Universitato sociekonomion kaj diplomiĝis en 1963 en la Harvarda Universitato. Li eklaboris kiel asistenta profesoro en Princeton University, kie li agadis ĝis 1967. Poste li laboris dum mallonga tempo en la usona ministerio pri sano kaj socialaj aferoj, sed jam en 1969 revenis al la universitata vivo kiel instruisto pri ekonomio en la University of Maryland. Li fondis en tiu universitato en 1990 la Center on Institutional Reform and the Informal Sector (IRIS) . Pli poste fondis li kun James Buchanan la Public Choice Society, kies sesa prezidanto estis li. Krom tio, li estis prezidanto de la Sekcio por la Social- kaj Ekonomisciencoj de la American Association for the Advancement of Science kaj estis vicprezidanto de American Economic Association.

Laboro redakti

Li estas reprezentanto de la teorio de la racia decido (rational choice theory) kaj uzis tion por analizo de la kolektiva komerco en grupoj kaj eĉ ĉe nacioj. Tiu teorio naskiĝis el kritiko je la liberala pluralismo de Bentley kaj Truman kaj je la marksismo.

Kelkaj verkoj redakti

  • La logiko de la kolektiva agado (The Logic of Collective Action: Public Goods and the Theory of Groups, Harvard University Press, 1a eld. 1965, 2a eld. 1971)
  • Supreniro kaj malsupreniro de nacioj: Ekonomia kresko, stagnada inflacio kaj sociaj rigidecoj (The Rise and Decline of Nations: Economic Growth, Stagflation, and Social Rigidities, Yale University Press, 1982)
  • Potenco kaj prospero: Pli fortaj ol komunismaj kaj kapitalismaj diktatorecoj (Power and Prosperity: Outgrowing Communist and Capitalist Dictatorships, Oxford University Press, 2000)
  • La ekonomio de la aŭtokratio kaj de la regulo pri plimulto: La nevidebla mano kaj la uzado de forteco (The Economics of Autocracy and Majority Rule: The Invisible Hand and the Use of Force," (with Martin C. McGuire) in The Journal of Economic Literature. March 1996)

Vidu ankaŭ redakti