Manfred von Richthofen

Manfred Albrecht Freiherr von RICHTHOFEN (1892 - 1918), konata kiel "la ruĝa barono", estis Germana ĉaspiloto dum la unua mondmilito.

Manfred von Richthofen
Persona informo
Naskonomo Manfred Albrecht von Richthofen
Naskiĝo 2-an de majo 1892 (1892-05-02)
en Breslaŭo, Germana Regno
Morto 21-an de aprilo 1918 (1918-04-21) (25-jaraĝa)
en Vaux-sur-Somme,  Francio
Mortokialo mortis en batalo
Tombo South Cemetery Wiesbaden
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Royal Prussian Main Cadet Institute
Subskribo Manfred von Richthofen
Memorigilo Manfred von Richthofen
Familio
Patro Albrecht Freiherr von Richthofen
Patrino Kunigunde von Schickfus und Neudorff
Frat(in)oj Lothar von Richthofen • Bolko von Richthofen
Okupo
Okupo milita adiadisto • oficiro
vdr

Li estas fama pro tio, ke li pafis plej multe malamikajn aviadilojn dum la milito (ĉirkaŭ 80). Lia aviadilo estis ruĝa, do oni lin nomis "Ruĝa barono" (li havis la nobelan titolon Freiherr, la germanan ekvivalenton de barono). Francoj nomis lin "Ruĝa diablo" aŭ "Ruĝa infano".

Li mortis la 21-an de aprilo de 1918 ĉe batalo kontraŭ du kanadaj aviadiloj. Lin pafis aŭstraliaj soldatoj per fusilo. Oni rakontas, ke kiam ili alvenis al lia detruita aviadilo, la piloto estis ankoraŭ viva kaj ili aŭdis lian nuran vorton: "kaputt" (germane: "difekta, pereinta"). Malamikoj, honorante lin, entombigis lin kiel militan heroon. Restas video kaj letero kun mesaĝo pri lia morto al germanoj.

Manfred von Richthofen enpraktikigis kutimon ne veturi al batalo sen kiso de amanta virino.