La Mangleja hirundo, Tachycineta albilinea, estas eta neotropisa paserina birdo el la familio de hirundedoj (Hirundinidae), kiu enhavas kaj la hirundojn kaj la murhirundojn. Ĝi reproduktiĝas en marbordaj regionoj (manglejoj, de kie venas la nomo) el Meksiko tra Centrameriko al Panamo. Ĝi estas ne-migranta, sed povas fari sezonajn movojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mangleja hirundo
Mangleja hirundo
Mangleja hirundo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Genro: Tachycineta
Specio: T. albilinea'
Tachycineta albilinea
(Lawrence, 1863)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas hirundo en marborda Peruo kiu similas al la Mangleja hirundo, sed ĝi ne havas la blankan kapostrion. Ĝi estas eble subspecio, sed la geografia separo sugestas ke tiu eta malmulte konata formo estas distinga specio.

Aspekto redakti

 
Tachycineta albilinea

Tiu hirundo mezaveraĝe estas 13 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 14 g. La beko estas eta kaj nigra. La plenkreskulo de Mangleja hirundo havas brilegan bluverdecajn suprajn partojn, blankajn subajn partojn kaj pugon, kaj nigrecajn voston kaj flugilplumojn. Estas fajna blanka strio el la beko ĝis supra la okulo, dum larĝa nigra zono trapasas la okulon kaj kontrastigas la bluan kapon kun la blankega gorĝo. La ino kutime havas malpli markitajn kolorojn ol la masklo, kaj junuloj estas simple grizbruna supre kaj grizbruna makulita je blanko sube.

Kutimoj redakti

La nesto de la Mangleja hirundo konstruiĝas en natura aŭ artefarita kavaĵo ĉe akvo, kutime ĉirkaŭ 2 m supre. Lokoj inkludas arbotruojn kaj fendojn en rokoj aŭ pontoj. La ovodemetado estas 3 al 5 blankaj ovoj el kiuj eloviĝas la idetoj en 17 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn dum 23-27 tagoj antaŭ elnestiĝo. Kiel la rilata Dukolora hirundo, tiu specio estas tre agresema al aliaj hirundoj dum reproduktado, kaj nestoj estas kelkaj centoj da metroj apartaj.

Tiu specio estas ege asocia kun malferma akvo, kaj troviĝas ofte en etaj aroj super riveroj aŭ lagoj for de la reprodukta sezono. La Mangleja hirundo manĝas ĉefe insektojn, inklude grandajn speciojn kiel libeloj kaj abeloj.

La flugo de la Mangleja hirundo estas kutime rekta kaj malalta super akvo. Ĝi ofte ripozas. La alvoko estas ruleca jiirrrt.

Referencoj redakti