Manihi estas korala atolo de la grupo Insuloj de reĝo Georgo en la Tuamotua Arkipelago, parto de Franca Polinezio. Ĝi estas unu el la plej nordaj insuloj de la Tuamotuoj kaj situas en la Reĝo Georgo subgrupo. La plej proksima insulo estas Ahe kiu situas 14 km okcidenten. La totala populacio estas 685 loĝantoj.

Manihi
Satelita foto de la NASA
Satelita foto de la NASA
atolo
Akvejo Pacifiko
Insularo Tuamotuoj
Geografia situo 14° 27′ S, 146° 4′ U (mapo)-14.441944444444-146.071944444449Koordinatoj: 14° 27′ S, 146° 4′ U (mapo) f1
Situo de Manihi
Situo de Manihi

Map

Longo 27 kmf2
Larĝo 8 kmf3
Areo 13 km² f4
Plej alta loko mf5
Loĝantaro 685 (2012)
53 loĝ./km²
Ĉefa loko Tenukupara
bildo de insulo
vdr

Geografio redakti

Manihi estas relative larĝa ovalforma atolo kaj estas 27 km longa kaj 8 km larĝa, ĝi konsistas el multaj insuletoj. La laguno estas bone konata inter spirtubantoj pro ĝia belega kaj diversa mara faŭno inter aliaj la manto. Estas nur unu pasejo al la laguno kiu situas je la suda parto de la insulo. Ĝi estas konata kiel Passe de Tairapa. 14° 27′ 31″ Sudo 146° 03′ 40″ Okcidento / 14.4585 °S, 146.0610 °U / -14.4585; -146.0610 (mapo)

La ĉefvilaĝo estas Paeua. Alia grava vilaĝo, Turipaoa, situas en la suda parto de la atolo kaj havas proksimume 400 loĝantojn. Pluraj insuletoj estas loĝataj de populacioj de unuopuloj ĝis 400 personoj.

Demografio redakti

Populacio de Manihi atolo.

1977 1983 1988 1996 2002 2007 2012
192 313 429 769 789 816 685
FontojŒze ISPF,[1] Mairie de Manihi[2]
* : estimation
 
Vidaĵo de la laguno.
 
Vilaĝo Turipaoa.
 
Mapo.

Referencoj redakti

  1. ISPF, Démographie Arkivigite je 2014-12-16 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Mairie de Manihi,

Eksteraj ligiloj redakti