Manio (greke μανία manía) laŭ PIV en neformala, nemedicina lingvouzo vastasence estas

  1. fortega nenormala konstanta inklino al io, kaj
  2. stranga aŭ ridinda kutimo.
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (versio 10)
F30.1 manio kun aldonaj psikozaj simptomoj
F30.2 manio sen psikozaj simptomoj
vdr

Laŭ la moderna psikiatria difino temas pri afekcia perturbo, kiu kutime evoluas en fazoj. Maniuloj estas kutime age multe tro aktivaj, emocie multe tro entuziasmaj, apenaŭ bezonas dormadon kaj plenumas aktivecojn nepripensitajn (ekzemple aĉetas kvantegojn da tute nebezonataj objektoj, kiuj povas bankrotigi la pacienton) – laŭ la nuntempe rega teorio tiu troaktiveco kaŭzatas de troa koncentriĝo de la nervotransigiloj noradrenalino kaj dopamino. Pro la dormomanko iuj partoj de la cerbo trostreĉiĝas, kio aldone povas kaŭzi simptomojn de psikozo. La Klasifiko Internacia de Malsanoj (mallonge esperante KIMangle ICD, en la aktuala 10-a eldono) de la Monda Organizaĵo pri Sano notas la malsanon per la kodo "F30.1", se ĝi akompanatas de aldonaj psikozaj simptomoj, kaj "F30.2", se ne troveblas tiaj aldonaj simptomoj de psikozo.

Laŭ multaj kriterioj manio estas la "malo de depresio". Ofte afekcia perturbo (tiam nomata "bipolara", du-polusa) montriĝas alterne jen kiel depresio kaj jen kiel manio.

Variaĵo de manio kun malpli fortaj simptomoj nomatas hipomanio.

Specoj redakti