Mann and Overton estis brita aŭto-negocisto kiu ludis rolon en la disvolviĝo de anglaj taksioj. Fondita en 1901, ĝi vendis taksiojn en Londono ekde 1906 ĝis 1984, kiam la kompanio Manganese Bronze Holdings aĉetis ĝin por starigi London Taxis International.

Mann and Overton
vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
vdr

Austin 12/4 LL Taksio redakti

 
Austin 12/4 LL Taksio
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Austin 12/4 LL Taksio.

Will Overton, direktoro de Mann and Overton, alparolis Herbert Austin pri modifo de la ĉasio de Austin 12/4 por ke ĝi povu konformiĝi kun la "Kondiĉoj de Taŭgeco"[1] de Londono. Sekve, ĉasio de Austin 12/4 estis modifita, kun karoserioj el pluraj karoseriistoj. La rezultanta taksio estis nomita Austin 12/4 LL Taksio.

Austin FX3 redakti

 
Austin FX3
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Austin FX3.

Post la Dua mondmilito Mann and Overton decidis ke ili bezonis pli ĝisdatan dezajnon. Sekve estis konsentite ke Austin provizos la motoron/ĉasion kun la karoserio provizota de Carbodies en Coventry. En 1948 nova Austin Taksio aperis sur la stratoj, nomita Austin FX3.

Austin FX4 redakti

 
Austin FX4
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Austin FX4.

La Londona taksio Austin FX4 estis dezajnita de Austin kunlabore kun Mann and Overton, la negocisto de Londonaj taksioj kiu mendis ĝin (kaj pagis duonon de ĝia kosto) kaj Carbodies, la karoseriisto kiu konstruis la karoserion kaj muntis la taksion preta por vendado. La dezajna teamo inkluzivis Albert Moore el la inĝeniera departemento de Austin, Jack Hellberg el Carbodies kaj David Southwell de Mann and Overton.

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti