Mano

ekstremaĵa parto de la brako de homo aŭ alia primato, ĉe la fino de brako aŭ antaŭmembro

La mano (el la latina lingvo manus) estas la parto de la brako de homo aŭ alia primato, kie la membro finiĝas. Ĉi tiu parto de la membro estas speciale uzata por teni kaj preni aĵojn. Mano estas konektata al la brako per la pojno. Norme, homa mano havas kvin fingrojn: dikfingron, montrofingron, mezfingron, ringofingron, kaj etfingron.

Maldekstra mano de interna flanko
Manetoj de Java tupajo (Tupaia javanica) sur mano de homo (Homo sapiens)

En homa biologio, la koncepto de dominanta mano referencas al pli ampleksa lerteco, rendimento, rapido, precizeco aŭ individua prefero por la uzado de difinita mano (ĉu la dekstra ĉe dekstramanuloj; ĉu la maldekstra ĉe maldekstramanuloj). La pli malkapabla mano aŭ tiu por kiu oni montras malpli grandan preferon, estas nomata nedominanta mano.

Fermita mano nomiĝas pugno.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri mano en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:

  •  
     Al loko dolora ni manon etendas, al loko ĉarma okulojn ni sendas. 
  •  
     Du manoj faras ĉion, sed unu nenion. 
  •  
     Kiu volas panon, ne dorlotu la manon. 

Bildaro redakti


Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Listo de proverboj ĉe lernu.net. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-08-15.