Manuel Muñoz Alcón (Sanlúcar de Barrameda, Provinco Kadizo, Andaluzio, Hispanio, 21a de novembro 1943 - 27-a de aŭgusto 2022 (78-jara), en Jerez de la Frontera),[1] plej bone konata kiel Manolo SANLÚCAR, estis hispana gitaristo de flamenko. Li estis konsiderita kiel unu de la gitaristoj plej gravaj de la nuntempo. Kun Paco de Lucía, Vicente Amigo, Tomatito kaj Serranito. li estis unu de la figuroj kiuj plej gvidis la evoluon de la flamenka gitaro ekde la lasta duono de la 20a jarcento ĝis la aktualo. La 27a de julio 2013, en koncerto en la Groto de Nerja, ene de ties 54a festivalo, Manolo Sanlúcar anoncis sian retiriĝon el scenejoj.[2]

Manolo Sanlúcar
Persona informo
Naskonomo Manuel Muñoz Alcón
Naskiĝo 24-an de novembro 1943 (1943-11-24)
en Sanlúcar de Barrameda, Provinco Kadizo,  Hispanio dum la regado de Franco
Morto 27-an de aŭgusto 2022 (2022-08-27) (78-jaraĝa)
en Jerez de la Frontera, Provinco Kadizo,  Hispanio
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Familio
Patro Isidro Muñoz Raposo
Frat(in)oj Isidro Muñoz Alcón • José Miguel Muñoz Alcón
Okupo
Okupo gitaristokomponisto
TTT
Retejo https://www.manolosanlucar.com/
vdr

En 1972 okazis lia unua foriro al eksterlando, kaj li atingis la unuan premion de la Festivalo de Popolmuziko en Campione (Italio), en konkurenco kun aliaj dekses muzikistoj alilandaj. Li tiuepoke ricevis aliajn premiojn, el kio rezultis granda sukceso, famo kaj turneoj tra diversaj landoj kiel Usono, Kanado, Japanio, Germanio, Francio... En 1976 okazis grava koncerto fare de la artisto en la Reĝa Teatro de Madrido. Kaj samjare li organizis serion de kursoj de flamenka gitaro, patronitaj de la Internacia Universitato Menéndez Pelayo de Sevilo. La listo de premioj iĝis multnombra. Unu el plej popularaj sukcesoj estis lia peco "Caballo Negro" (Nigra ĉevalo).

Diskaro redakti

  • Recital Flamenco (1968)
  • Inspiraciones (1970)
  • Mundo Y Formas De La Guitarra Flamenca Vol. I (1971)
  • Mundo Y Formas De La Guitarra Flamenca Vol. II (1971)
  • Mundo Y Formas De La Guitarra Flamenca Vol. III (1972)
  • Sanlúcar (1975)
  • Sentimiento (1976)
  • Fantasía Para Guitarra Y Orquesta (1977)
  • ...Y Regresarte (Homenaje A Miguel Hernández) (1978)
  • Manolo Sanlúcar En Japón (1979)
  • Candela (1980)
  • Azahares (1981)
  • Al Viento (1982)
  • Ven Y Sígueme (1982)
  • Trebujena (1984)
  • Testamento Andaluz (1985)
  • Medea (1987)
  • Tauromagia (1988)
  • Solea (1989)
  • Aljibe (1992)
  • Locura De Brisa Y Trino (2000)
  • La Voz Del Color (2008)

Notoj redakti

  1. Muere a los 78 años el guitarrista Manolo Sanlúcar, figura indiscutible del flamenco Público 27-a de aŭgusto 2022, alirita la 28-a de aŭgusto 2022
  2. «Manolo Sanlúcar se despide de los escenarios». Arkivita el la originalo la 2an de aŭgusto 2013. Konsultita la 17an de novembro 2019.

Eksteraj ligiloj redakti