Manpremo estas ago inter homoj, kiu konsistas el (inter)premo de malsamhomaj manoj. Depende de la kulturaj referencoj kaj cirkonstancoj de manpremo, ĝi povas esprimi diversgradajn kaj diversajn sentojn. Ĝenerale oni manpremas per la dekstra mano por salutikomplimenti (ekzemple post sukcesa negocado pri kontrakto).

Manpremo
Tenisludistinoj manpremantaj post matĉo
Gvidantoj bonvenigas knabon en la Skolta movado, marto 2010, Meksikurbo, Meksiko. Atentu la maldekstremanan manpremon.

Skoltoj manpremas per la maldekstra mano. Esperantistoj komparas iel la lingvon Esperanto kun lingva manpremo.

Vidu ankaŭ redakti