Mantes-la-Jolie

komunumo en la departemento Yvelines de Francio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mantes-la-Jolie (stacidomo).

Mantes-la-Jolie [mɑ̃t la ʒoli] estas franca komunumo kaj subprefektejo de la departemento Yvelines, en la regiono Francilio. Mantes estas mezgranda industria urbo (43 128 loĝantojn en la jaro 2009[1]), kiu troviĝas sur la maldekstra bordo de Sejno, 48 kilometrojn okcidente de Parizo.

Mantes-la-Jolie
La juĝejo de Mantes-la-Jolie
La juĝejo de Mantes-la-Jolie
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Francilio
Departemento Yvelines
Arondismento Mantes-la-Jolie
Kantono Mantes-la-Jolie
Komunumaro Communauté d'agglomération de Mantes-en-Yvelines
Urbestro Michel Vialay (2008–2014)
Insee-kodo 78361
Poŝtkodo 78200
Demografio
Loĝantaro 43 128 (2009)
Loĝdenso 4 597,9 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 48° 59′ N, 1° 43′ O (mapo)48.990561.71667Koordinatoj: 48° 59′ N, 1° 43′ O (mapo)
Alteco 17 ĝis 41 m
Areo 9,38 km2
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Francilio

Mantes-la-Jolie (Francilio)
Mantes-la-Jolie (Francilio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Mantes-la-Jolie (Francio)
Mantes-la-Jolie (Francio)
DEC
Map
vdr

La nomo “Mantes” devenas de gaŭla vorto medunta (kverko). La vortoj “la-Jolie” (“la beleta”) estas ofte atribuita al la franca reĝo Henriko la 4-a. En letero al sia amantino Gabrielle d'Estrées, kiu loĝis en Mantes, la reĝo skribis: “Mi venas al Mantes, beleta mia.” Sed laŭ alia teorio, tio simple devenas de la elstara situo de la urbo, ene de la valo de Sejno.

Geografio redakti

 
La stacidomo de Mantes-la-Jolie

Mantes-la-Jolie troviĝas en la nordokcidento de la departemento Yvelines, 37 km nordoriente de Versailles kaj 40 km oriente de Évreux.

La najbaraj komunumoj estas Mantes-la-Ville sude, Buchelay sudokcidente kaj Rosny-sur-Seine okcidente; trans la rivero troviĝas Guernes nordokcidente, Follainville-Dennemont norde kaj Limay oriente.

Mantes-la-Jolie havas du stacidomojn: Mantes-Station (linio Transilien J) kaj Mantes-la-Jolie (Transilien J, Transilien N, normanda TER).


Notoj kaj referencoj redakti

  1. Insee. Populations légales 2009 - 78361-Mantes-la-Jolie (france). Alirita la 15-an de decembro 2012.

Vidu ankaŭ redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti