Manuel ÁLVARES (1526-1582) estis portugala gramatikisto, filologo, jezuito kaj edukisto. Lia tre fama verko "De Institutione Grammatica", unue eldonita en 1572, estis kreita por la uzo de la jesuitaj kolegioj kaj eventuale iĝis unu el la plej vendataj pri la latina gramatiko el ĉiuj epokoj. Ĝi estis plurfoje represita kaj modifita malgraŭ la streĉaj klopodoj de la jesuitoj de la Roma Kolegio por normigi la tekston.

Emmanuel Alvarus
Portugala filozofo, jesuito, latinisto, gramatikisto kaj edukisto.
Portugala filozofo, jesuito, latinisto,
gramatikisto kaj edukisto.
Persona informo
Manuel Álvares
Naskiĝo 1526
en Ribeira Brava, Madejra Insularo, Portugalio
Morto 30-a de Decembro 1582
en Évora, Portugalio
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Alma mater Universitato de Évora
Universitato de Koimbro
Profesio
Okupo gramatikisto • filologo • verkisto • universitata instruisto • klasikisto vd
Verkado
Verkoj De Institutione Grammatica Libri Tres vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis filo de Sebastião Gonçalves kaj Beatriz Álvares, el humilaj devenoj. En la 11-a de aŭgusto 1538, li estis ordenita monaĥo en la Preĝejo de São Bento da Ribeira Brava, kune kun sia frato Francisko, okaze de la veno de Dom Ambrosio Brandão, helpepiskopo de Lisbono.

Ĉirkaŭ 1545, li konatiĝis kun ano de la ĵus-fondita ordeno de Sankta Ignaco Lojola, la Societo de Jesuo, kiu venis por esti traktita pri malsano en la Madejra Insulo, kiam li sin direktis al Hindioj. Ĉi-renkontiĝo estis sufiĉe instiga por ke Manuel Álvares iru al Lisbono kaj eniru kiel novico en tiu ordeno. Li estis bonvenigita en la instalaĵoj kiuj apartenus al la Kolegio de Sankta Antonio la Granda sub la direktado de la Pastro Simão Rodrigues.

 
"De Institutione Grammatica", verko unue eldonita en Lisbono, en 1572. Ĉi-verko havis 500 eldonojn en dudekdu landoj, kaj estis uzata en la universitatoj por la instruado de la latina lingvo.
[1]

En la 4-a de julio 1546 li enmatrikuliĝis en la Kolegio de Koimbro kie li sin dediĉis al la studado de filozofio, la latina kaj de la hebrea. Per supera ordo kaj kontraŭvole, li studis teologion, aludante ke li temis la perdon de sia idealo pri simpleco kaj pureco de karaktero. En 1553, li eniris en la docenta grupo en la Kolegio de Sankta Antonio la Granda, en Lisbono. La sukceso de liaj lecionoj estis tiel bonaj ke la membroj de la Societo de Jesuo lin komisiis pri kreado de latina gramatiko kiu estus uzata de la tuta ordeno.

Pli malfrue li iĝis rektoro en la kolegioj pri artoj de Koimbro (1561-1566) kaj Évora (1573). La Kolegio pri Artoj de Koimbro estis fondita de la portugala reĝo Johano la 3-a, kun spirito de liberala malfermado al Eŭropo: altrangaj erudiciuloj estis dungitaj el Francio kaj Skotlando. Tamen, ĉi-ora epoko ne longe daŭris.

En 1550, la profesoroj estis persekutitaj pri herezio kaj la Kolegio estis transdonita al kelkaj Cerberoj de la ortodoksio, la jesuitoj, unu el kiuj estis Alvares.[2] Sed Alvares prosperis en tempoj pli malfruaj. Stephen Dedalus, persono kreita en la libro de James Joyce, deklaris "tion, ke li scipovis la leĝojn de la latinaj versoj pere de ĉifona libro skribita de Portugala sacerdoto". Tio montras la internacian kvaliton de la latina lingvo en la moderna periodo. Neniu laŭŝajne maltrankviliĝis ke Alvares estis jesuito: konado estas konado, sendepende de la vazo kiun ĝi entenas. Espereble tio ne estu tro antaŭjuĝema.

Inter la pli da tri centoj da jesuitoj kiu skribis tekstolibrojn pri malsamaj lingvoj, li okupas la plej altan rangon. Lia latina gramatiko estis adoptita kiel norma laboro de la Ratio studiorum aŭ Studplanoj regita de la jesuitoj. Eble ne ekzistis alia gramatika libro kiu estis presita tiom da fojoj. La franca erudiciulo Carlos Sommervogel (1834-1902), en lia "Biblioteko de la societo de Jesuo", dediĉis dudekkvin kolumnojn al listo de ĉirkaŭ kvarcent eldonoj de la tuta verko, aŭ parto de ĝi, publikigita en Eŭropo, Azio kaj Ameriko.

Ekzistis sennombraj tradukoj en diversaj lingvoj. Eldono kun ĉina tradukaĵo aperis en Ŝanhajo, en 1869. Tre interesa eldono estis publikigita en Japanio, en 1594, kun parta traduko en la japana. Angla eldono, ""An Introduction to the Latin Tongue, or First Book of Grammar" aperis en 1686. En multaj eldonoj, la tekstoj de Álvares estis konsiderinde ŝanĝita, aliaj estis resumitaj. La originala verko enhavis multe da altvaloraj sugestoj por la instruistoj. Pro tio, ĝi estas konsiderata pli ol gramatiko. Ĝi estas verko pri metodo kiel instrui la latinan, kaj proponas principon pri la sistemo uzata en la antikvaj jesuitaj fakultatoj.

La libro estis objekto de pluraj polemikoj. Eĉ la jesuitoj, en la "Studio de la Takso-tribunalo" de 1586, levis ses demandojn, kaj aparte deziris pli bonan aranĝon de kelkaj partoj kaj pli bonan klarecon. Post publikigo de la latinaj gramatikoj far "Charles de Condren (1588-1641), la Oratoriano, kaj Claude Lancelot (1615-1695), el Port-Royal, ambaŭ en la franca, la verko de Álvares estis ofte cenzurita, ĉar ĝi estis skribita en la latina, kaj "tio supozis la objekton kiu devas esti lernata".

Sendube, estis avantaĝoj en la kurso kreita de Álvares. Fakte, al komencantoj ĉio estis klarigita en la regiona lingvo, sed la deviga uzo de la gramatiko verkita en la latina alkutimigis la lernantojn paroli kaj skribi en tiu lingvo. Sen kelka praktiko tiurilate, malfacile oni povas akiri profundan konadon pri iu lingvo, kaj en la antaŭaj jarcentoj, la facileco paroli kaj skribi en la latina, kiu estis la universala lingvo de la erudicia mondo, estis pli granda.

Pastro Manuel Álvares estis ankaŭ elegia poeto, kaj dediĉis plurajn versojn al Johano la 3-a kaj al la sankta reĝino Izabela, kies tekstoj ornamis la kolumnojn de la Kolegio pri Artoj, en Koimbro. Same li estis sperta oratoro, aŭtoro de preĝo pri la saĝeco titolita "Oratio de Laudibus Regis Ioannis Tertii" ("Laŭda preĝo al la Reĝo Johano la 3-a", 1556), kaj publikigis kritikan eldonon pri la Epigramoj de Marcialo. Oni ankaŭ atribuas al li eldonon de leteroj far la pastroj de la Societo de Jesuo en misio al Hindioj. xxx

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti