Manuel AZAÑA DÍAZ (Alcalá de Henares (Madrido), Hispanio, 1880 - Montauban, Francio, 1940) estis la dua kaj lasta prezidento de la Dua Hispana Respubliko.

Manuel Azaña
Persona informo
Manuel Azaña Díaz
Naskiĝo 10-an de januaro 1880 (1880-01-10)
en Alcalá de Henares
Morto 3-an de novembro 1940 (1940-11-03) (60-jaraĝa)
en Montauban
Tombo Montauban vd
Lingvoj hispanafranca vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Zaragozo • Universitato Centra de Madrido • Real Centro Universitario Escorial-Maria Christina vd
Partio Maldekstro Respublikista vd
Subskribo Manuel Azaña
Familio
Patro Esteban Azaña vd
Gefratoj Gregorio Azaña Díaz vd
Edz(in)o Dolores Rivas Cherif vd
Parencoj Cipriano Rivas Cherif • Enrique de Rivas vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatoverkisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ĉefa reprezentanto dum la tridekaj jaroj de la hispana burĝa kaj demokrata radikalismo.

En 1914 li estis sekretario de la Ateneo de Madrid. Dum la 20aj jaroj, li oponas la diktaturon de Miguel Primo de Rivera, kaj en 1925 li fondas respublikanan Partion Acción Republicana. En 1930 li subskribas la pakton de la respublikanaj partioj kontraŭ la reĝo Alfonso la 13-a.

Post la alveno de la Respubliko, li fariĝas ministro de militaj aferoj, kie li entreprenas profundan reformon de la armeo. Tiu reformo, tre necesa laŭ ĉiuj vidpunktoj, kreas malfavoran etoson en kelkaj grupoj de militistoj kiuj ĉiam oponos lin.

Homo kun granda oratorkapablo, li fariĝas la ĉefa simbolo de la respublikanaj fortoj, kaj en oktobro de 1931 li estas elektita registarestro. Baldaŭ ankaŭ la katolika Eklezio eniros la tendaron de liaj kontraŭuloj, pro la agado de la registaro en tiu tereno. Li unuigas la maldekstremajn burĝajn fortojn, en la partio Izquierda Republicana (Respublikana Maldekstro)

En 1933, post la perforta subpremo de ribelo en la sudo (vidu artikolon Eventoj de Casas Viejas), kaj post la malkontento de granda parto de la malriĉaj kamparanoj, li devas rezigni. En la postaj balotoj la dekstro prenas la povon kaj Azaña fariĝas gvidanto de la opozicio.

En 1934, kiel protesto kontraŭ la eniro de la tre konservativa katolika partio CEDA en la registaro, maldekstrulaj fortoj komencas revoluciprovon. Azaña, kiu fakte kontraŭis tiun movadon, estis tamen suspektata kunlabori en la samtempa ribelo de la kataluna aŭtonoma registaro, kaj estis enkarcerigita en ŝipo en la haveno de Barcelono.

En la novaj balotoj en februaro 1936 Azaña gvidas la koalicion de maldekstraj fortoj, konatan kiel Popola Fronto, kiu venkos, kaj li estas elektita unue registarestro, kaj poste, en majo, prezidento de la Respubliko.

Post la komenco de la interna milito en julio 1936, li klopodas alproksimigi ambaŭ partiojn, sed li malsukcesas. Krome, la komenco de sociala revolucio en la respublikana flanko, kaj la akrigo de la perforto, atakas liajn demokratajn konvinkojn kaj izoligas lin. Dum la milito li ludos apenaŭ pli ol simbolan rolon.

En februaro 1939, post la konkero de Barcelono fare de la trupoj de Franco, li ekziliĝas al Francio, kaj li demisias el sia posteno. Persekutata de la agentoj de Franco kaj ĉikanata de la reĝimo de Vichy, li forpasas en novembro de 1940 en Montauban.

Eksteraj ligiloj redakti