Manuel LLANO Merino, kromnome ankaŭ Nel Llano, (naskiĝis la 23-an de januaro 1898 en Sopeña, Kantabrio, mortis la 1-an de januaro 1938 en Santandero) estis hispana verkisto.

Manuel Llano
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1898 (1898-01-23)
en Kantabrio
Morto 1-an de januaro 1938 (1938-01-01) (39-jaraĝa)
en Santandero
Tombo Cementerio de Ciriego vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Infanaĝon li vivis kun siaj geavoj en sia naskovilaĝo Sopeña, en la municipo Cabuérniga. Li refoje laboris kiel paŝtisto en la altaj montoj de Campoo-Cabuérniga, laŭ referenco de sia propra verkaĵo. En adolesko li translokiĝis al Laredo, kie li eklaboris en apoteko kiel helpanto.

Ankoraŭ en juna epoko, li translokiĝis al Santandero por vivi kun siaj gepatroj. Tie li ekstudis marsciencon, kion li tuj forlasis. Li iĝis instruisto kaj eklaboris en vilaĝo Helguera (en municipo Reocín). Li komencis kunlabori en la lokaj ĵurnaloj, ekzemple El Pueblo Cántabro. De 1922 li publikigis siajn unuajn verkojn kiel verkisto. Oni scias, ke li publike legis siajn proprajn rakontojn en la rondo Círculo Católico de Obreros en majo 1923.

La 2-an de junio 1923 li edziĝis al María Lázaro (el provinco Burgoso). Ili havis 3 infanojn: Felipe naskiĝis en 1925, Jesús en 1926 kaj Mercedes en 1928.

Li amatore kantis kantabrajn kantojn kaj estis membro de ĥoro El Sabor de la Tierruca, kun kiu li sukcese turneis en Valadolido, Madrido kaj Andaluzio. Li verkis ĥorajn kantojn kaj eĉ folkloran kanton La Gila, kiun li sukcese lanĉis. Tio konigis lin al Azorín, kiun li akompanis dum vizito al Santandero en 1927, kio pli fervorigis lian verkemon.

En 1928 li eklaboris en la ĵurnalo La Región, en kiu li publikigis sian unuan romanon. Tiun jaron, la 16-an de oktobro 1928, li ricevis beletran premion de la klubo Ateneo de Santandero, pro sia verko Tablanca, pri la kantabra folkloro. Tio permesis, ke li partoprenis en babilrondoj de la klubo, kie li konatiĝis al verkistoj José Hierro, Ángel Espinosa, José Luis Hidalgo kaj José María de Cossío, interalie. Helpite de José María de Cossío, li trovis postenon kiel korektiston en presejo, kiun li servis ĝis 1933. Danke al tiu laboro, li ekhavis ekonomian stabilecon por verkadi.

En tiu epoko li verkis Las Anjanas, kiun li sendis al Gerardo Diego, amikiĝante. Poste li forlasis la laboron en la presejo kaj eklaboris en la ĵurnalo El Cantábrico, ankaŭ kiel korektisto. Danke al kreskanta prestiĝo kiel verkisto, li konatiĝis al Miguel de Unamuno, kun kiu li entuziasme babiladis.

En junio 1937, la ĵurnalo, en kiu li laboris, malaperis kaj li eklaboris en la ĵurnalo Alerta. Tiun jaron, 1937, festinte jarfinan nokton, li suferis korinfarkton kaj mortis la 1-an de januaro 1938. Oni entombigis lin en la tombejo Ciriego de Santandero. Laŭ volo de la loka registaro de Santandero, ties korpon oni metis en la maŭzoleon de lokaj eminentuloj.

Plej konataj verkoj redakti

  • 1928: El Sol de los Muertos. Romano aperinta en la ĵurnalo La Región.
  • 1931: Las Anjanas.
  • 1931: Brañaflor. Rakontaro.
  • 1932: Campesinos en la Ciudad.
  • 1934: La Braña.
  • 1934: Rabel.
  • 1935: Retablo Infantil.
  • 1935: Parábolas.
  • 1937: Monteazor.
  • 1938: Dolor de Tierra Verde. (Postmorta eldono).
  • 1938: Cuentos de Enero o Malva. (Postmorta eldono).

Verkoj en Esperanto redakti