Manuel Lombo
Manuel Luis Vázquez Lombo (Dos Hermanas, Provinco Sevilo, 27a de novembro 1979) estas hispana kantisto de flamenko, sed tre eklektika ĉar, spite edukiĝi en ortodoksa flamenko, liaj diskoj enhavas elementojn kiel flamenkeca pop-muziko, tradiciaj vortumadoj kaj melodia muziko kiel aperas en sia plej ĵusa albumo: "YO".[1]
Manuel Lombo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de novembro 1979 (44-jaraĝa) |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | kantisto |
Li turneis kun trupoj de gedancistoj tra diversaj landoj de Eŭropo kaj Ameriko. Li kunlaboris kun María Jiménez, John Galliano kaj aliaj artistoj.
Diskaro redakti
- Manuel Lombo (2006)
- Siete Pormenores (2008)
- Cante,incienso y mirra (2009)
- Personaje Raro (2010)
- YO (2016)
Notoj redakti
- ↑ ["La política me apasiona, me bebo los debates" Manuel Lombo. Cantante y empresario]