Manuel Peyrou

argentina verkisto

Manuel PEYROU (San Nicolás de los Arroyos, 23an de majo 1902 -Bonaero, 1a de januaro 1974) estis argentina verkisto.

Manuel Peyrou
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1902 (1902-01-01)
en San Nicolás de los Arroyos
Morto 1-an de januaro 1974 (1974-01-01) (72-jaraĝa)
en Bonaero
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater Universitato de Bonaero vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li komencis sian karieron kiel literatura ĵurnalisto en La Prensa. Li ekkonis Jorge Luis Borges en la 1920-aj jaroj. Li estis unu el liaj plej intimaj amikoj. Liaj unuaj libroj estis La espada dormida, krimrakontoj publikigitaj en 1944, kaj la romano El estruendo de las rosas, ankaŭ de krimfikcia temo, publikita en 1948. Estis Borges kiu ligis lin al la gazeto Sur kaj komisiis al li la fakon de kinkritiko en Los Anales de Buenos Aires, revuon kiun la aŭtoro de El Aleph redaktis kaj el kiu li diskonigis la unuajn verkojn de verkistoj kiuj poste estos gravaj figuroj de la literatura historio, keil por ekzemplo Julio Cortázar. En la 1960-aj jaroj Peyrou ricevis multajn premiojn pro sia verkaro. Post atingi sukcesojn en la krimfikcio, li dediĉis jarojn al verkoj pri la socia psikologio kaj la politikaj problemoj de la lando.

Bibliografio redakti

  • Antonio Requeni. 2002. Manuel Peyrou (1902-1974). Boletín de la Academia Argentina de Letras [Publicaciones periódicas]. Tomo LXVII, Nº 263-264, enero-junio.
  • Oscar Peyrou.1997. El hermano secreto de Borges. Cuadernos Hispanoamericanos. Nº562, abril.