Manzaneque estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo.

Manzaneque
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko Montoj de Toledo
Poŝtkodo 45460
Politiko
Urbestro María Salomé Manzano Rodríguez
Demografio
Loĝantaro 463  (2011)
Loĝdenso 38,58 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 38′ N, 3° 48′ U (mapo)39.635555555556-3.7916666666667Koordinatoj: 39° 38′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto 715 m [+]
Areo 666 km² (66 600 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Manzaneque (Hispanio)
Manzaneque (Hispanio)
DEC
Manzaneque
Manzaneque
Situo de Manzaneque

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Manzaneque [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Manzaneque en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Toponimio redakti

La termino "Manzaneque" devenas el la hispana vorto manzana (pomo) rilate al abundo de pomarboj kiuj estus tie en la momento de ties fondo aŭ nomigo, nune neekzistantaj.[1] En la 13a jarcento ĝi nomiĝis Manzanech kaj en la 16a jarcento aperas skribita kiel mançaneque.[2] La finaĵo "-que" [ke] aperas ankaŭ en aliaj lokoj de la provinco, kiaj Tembleque, Palomeque, Turleque ktp.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Manzanequeño. La censita populacio en 2011 estis de 463 loĝantoj kaj la denseco estas de 38,58 loĝ/km².

Situo redakti

Manzaneque situas en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Montoj de Toledo en la suda centra parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 715 m; je 37 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 666 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°38′08″ N 3°47′30″ Ok.

Geografio redakti

La municipo troviĝas situanta «en llanura» (sur ebenaĵo)[3] lime sude kun kelkaj deklivaroj de la Montoj de Toledo. Ĝi apartenas al la komarko Montoj de Toledo kaj limas kun la municipaj teritorioj de Mora norde kaj oriente, Los Yébenes sude kaj Orgaz okcidente, ĉiuj de la provinco Toledo.

De okcidente al sudoriente ĝi estas trafluata de la rojo Riánsares kiu devenas de Orgaz, seka plejparte de la jaro, kiu enfluas en la rivero Algodor.

Historio redakti

Estas probable ke la municipo ekzistis jam en epoko visigota, kaj plue estis loĝataj de mozaraboj ĝis la reconquista.

La reĝo Ferdinando la 3-a donis ĝin en 1220 al la senjoro Fernando Ibáñez de Alfarilla kun aliaj vilaĝoj. Meze de la 15a jarcento, Iñigo de Avalos, kiu estis posedanto de la senjorlando de Manzaneque, konstruigis la kastelon de Manzaneque, kiun ekposedis poste don Álvarez de Toledo, sekretario de la Katolikaj Gereĝoj, kaj poste al la grafoj de Cedillo, kiu finfine abandonos ĝin.

Meze de la 19a jarcento estis 75 domoj kaj la municipa buĝeto estis de 6.845 "reales" el kiuj 1.460 estis por pago al la sekretario.[3]

Meze de la 20a jarcento la populacio de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj same ĉe Manzaneque kun pli da milo da loĝantoj, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kaj la populacio falis al la nunaj 463, tio estas sub 500, nome ĝi pli ol duoniĝis.

Dum la 1980-aj jaroj kaj unua duono de la 1990-aj jaroj la urbestro estis ĉiam de dekstraj partioj. De tiam estas urbestrino María Salomé Manzano Rodríguez de la socialisma partio PSOE.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj pro proksimeco de ĉefurbo Toledo.

Notoj redakti

  1. { Jairo Javier García Sánchez, Toponimia mayor de la provincia de Toledo (zonas central y oriental) | año = Toledo, 2004, Instituto provincial de investigaciones y estudios toledanos, paĝoj 216-219, ISBN 84-95432-05-6.
  2. Cosmografía de Fernando Colón, 1517, vol. I, paĝo 265.
  3. 3,0 3,1 Pascual Madoz, Diccionario geográfico-estadístico-histórico de España y sus posesiones de Ultramar, Madrid, 1846-1850, Establecimiento tipográfico de P. Madoz y L. Sagasti, Volumen XI, paĝo 202

Vidu ankaŭ redakti