Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj

La maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj estas tersupraĵa ekoregiono el la orientafrik-altaĵara ekoprovinco de la afrotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Sud-Afriko.

Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj
ekoregiono
ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]

Koordinatoj30° 40′ 0″ S, 29° 24′ 0″ O (mapo)-30.66666666666729.4Koordinatoj: 30° 40′ 0″ S, 29° 24′ 0″ O (mapo) [+]
Areo19 500 km² (1 950 000 ha) [+]

Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (Tero)
Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj (Tero)
Situo de la ekoregiono
Map
Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj
vdr
Maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo.

La ekoregiono estas parto de la maputalanda-pondolanda-albena biodiverseco-riĉaĵejo laŭ la organizaĵo Naturprotekto Internacie.

Priskribo redakti

La ekoregiono okupas la montetojn piede de Drakensbergoj, kovrante areon de 19 500 kvadrataj kilometroj en la sud-afrikaj provincoj Orienta Kablando kaj Kvazulu-Natalo. Oriente ĝi estas limigita de la marbordarbara mozaiko de Kvazulu-Kablando, kiu troviĝas en la humida marborda zono laŭlonge de Hinda Oceano; okcidente ĝi estas limigita de la pli altaĵaj drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj. Sude ĝi transiras al pli sekaj veprejoj de Albany, kiuj estas karakterizitaj de pli sukulentaj kaj dornaj plantoj. La ekoregiono havas sekan subtropikan klimaton. Jara precipitaĵo varias ekde 450 mm ĝis 800 mm, kun proksimume tri kvaronoj de la pluvo falanta dum la varmaj someraj monatoj inter oktobro kaj marto. Frostoj malofte okazas kaŭze de la moderiganta influo de Hinda Oceano.

Flaŭro redakti

Fitogeografie, la ekoregiono kongruas kun aparta flaŭra provinco el la Usumbaro-Zululanda Regiono de la Paleotropika Regno. La tipa vegetaĵaro estas sklerofilaj ĉiamverdaj arbedoj, kiuj konstituas densajn kanopeojn de veprejoj. Tiuj ĉi altas ĝis ses metroj.

Biodiverseco redakti

La ekoregiono kiu estas transiro inter humida kaj seka, inter altaĵa kaj malaltaĵa inter mezvarma kaj tropika, havas riĉan biodiversecon, kvankam kun malmulte da endemiaj specioj. La ekoregiono gastigas variecon de bestioj, inkluzive de la endanĝerigataj nigra rinocero (Diceros bicornis), blanka rinocero (Ceratotherium simum) kaj kaba vulturo (Gyps coprotheres).

Vidu ankaŭ redakti


Afrotropisaj montaraj herbejoj kaj arbustaroj
AT1002 Angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj   Angolo
AT1004 Drakensbergaj montaraj herbejoj, duonarbaroj kaj arbaroj   Lesoto,   Svazilando,   Sud-Afriko
AT1008 Etiopaj montaraj arbustetaroj   Etiopio
AT1010 Jos-altebenaĵa arbara-herbeja mozaiko   Niĝerio
AT1012 Maputalandaj-pondolandaj arbustaroj kaj veprejoj   Sud-Afriko
AT1013 Ruvenzoriaj-virungaj montaraj arbustetaroj   Demokratia Respubliko Kongo,   Ruando,   Ugando

Eksteraj ligiloj redakti