Maputo

ĉefurbo de Mozambiko

Maputo estas ĉefurbo de Mozambiko kaj administra centro de provinco Maputo. La urbo kuŝas ĉe la Hinda Oceano kaj laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 1 133 200 loĝantoj sur areo de 346,77 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 268 loĝantoj/km². La urbo estas katolika episkopa sidejo, anglikana episkopa sidejo kaj havas unu universitaton.

Maputo
(Lourenço Marques, Cam Phumo)
portugale Maputo
urbo
Flago
Oficiala nomo: Maputo
Lando Mozambiko Mozambiko
Provinco Maputo
Rivero Maputo
Situo Maputo
 - alteco 47 m s. m.
 - koordinatoj 25° 58′ 01″ S 32° 34′ 59″ O / 25.96694 °S, 32.58306 °O / -25.96694; 32.58306 (mapo)
Areo 346,0 km² (34 600 ha)
Loĝantaro 1 244 227 (2006)
Oceano Hinda Oceano
Fondo 1782
Horzono MAT (UTC+2)
 - somera tempo MAST (UTC+2)
Poŝtkodo 0101-XX, 0102-XX, 0103-XX, 0104-XX, 0105-XX, 0106-XX, 0107-XX
Telefona antaŭkodo (+258) 21-XX-XX-XX
Situo enkadre de Mozambiko
Situo enkadre de Mozambiko
Situo enkadre de Mozambiko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Maputo
Retpaĝo: www.cmmaputo.gov.mz
Map
Stacidomo Beira
Vido al Maputo
Remparoj en Maputo
Maputo ĉ. 1905

Situo redakti

La urbo situas ĉe la okcidenta flanko de la Maputo-golfo, kiu longas 95 km larĝas 30 km. En Maputo alfluas la rivero Tembe la Hindan Oceanon. La rivero Maputo alfluas la oceanon ĉe la suda golfa parto. Grava havenurbo apuda estas Matola.

Ekonomio redakti

Maputo havas modernan havenon, tra kiu oni eksportas karbon, kotonon, sukeron, kromon, sisalon, kopron kaj durlignon.

En la urbo mem oni produktas cementon, potoproduktojn, meblojn, ŝuojn kaj gumon. Tie laboras ankaŭ granda aluminio-uzino kaj naftorafinejo.

Historio redakti

La urbon fondis en ?1544/45? portugalaj koloniistoj kiel Lorencomarko (Lourenço Marques), laŭ la nomo de portugala komercisto. En 1752 la ubo iĝis ĉefurbo de la kolonio.

En 1796 la urbon garve damaĝis francaj trupoj.

En 1887 ricevis la urbo urbajn rajtojn, en 1895 oni instalis la unuan fervojan linion al Pretorio en Sud-Afriko kaj tio antaŭhelpis pli rapidan kreskon.

Maputo portas sian novan nomon ekde la sendependiĝo de Mozambiko (1975).

Kulturo, vidindaĵoj redakti

En Maputo funkcias ŝtata Universitato de Mozambiko, nomita post liberecbatalanto Eduardo Mondlane.

  • Historia Muzeo
  • Milita Muzeo
  • Portugala fortikaĵo el 1787

Servoj redakti

Universitato Eduardo Mondlane (portugale Universidade Eduardo Mondlane) estas la plej malnova kaj kaj la plej granda universitato en Mozambiko. Situas en Maputo. Estas ĉirkaŭ 8000 studentoj. Estas fondita en 1962 en Lourenço Marques, ĉefurbo de Portugala Mozambiko sub la nomo Ĝeneralaj universitataj kursoj de Mozambiko (portugale Estudos Gerais Universitários de Moçambique). En 1968 estis alinomita al Universitato de Lourenço Marques. Post sendependiĝo de Mozambiko ĝia ĉefurbo estis alinomita al Maputo, kaj la universitato ricevis la nomon de Eduardo Mondlane omaĝe al la estro de FRELIMO.

Klimato redakti

Maputo troviĝas ĉe limo tropika savana klimato kaj subtropika klimato. Jare pluvas po 761 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte inter januaro-marto. La temperaturo varias averaĝe inter 24-30 °C. En januaro estas la plej varma, en julio la plej malvarma vetero.

Partneraj rilatoj redakti

Partneraj urboj estas

La kvina urbodistrikto de Maputo krome havas partnerajn rilatojn kun

Eksteraj ligiloj redakti