María de los Ángeles Félix Güereña (Álamos, 8-an de aprilo4-an de majo 1914 - Meksikurbo, 8-an de aprilo 2002) estis meksika aktorino.

María Félix
Persona informo
Naskonomo María de los Ángeles Félix Güereña
Aliaj nomoj La Doña • María Bonita • María Félix
Naskiĝo 4-an de majo 1914 (1914-05-04)
en Álamos, Sonora
Morto 8-an de aprilo 2002 (2002-04-08) (87-jaraĝa)
en Meksikurbo
Mortokialo korhaltokorinfarkto
Tombo Panteón Francés de San Joaquín
Lingvoj hispana
Loĝloko ParizoMeksikurbo
Ŝtataneco Meksiko
Subskribo María Félix
Familio
Edz(in)o Agustín Lara • Jorge Negrete
Infano Enrique Álvarez Félix
Okupo
Okupo filmaktoro • modelokantisto • televida aktoro • aktoro
vdr

Félix naskiĝis en la ŝtato Sonora el jakia patro kaj eŭska patrino. En la 1930-aj jaroj ŝi migris al Meksikurbo, kie ŝi malkovriĝis kiel aktorino fare de Fernando Palacio. Ŝi debutis en 1942 en la filmo El peñón de las ánimas (La roko de la animoj) de Miguel Zacarias.

Ŝi fariĝis en la 1940-aj jaroj stelulino en la latinamerika filmomondo kaj estis portretita de inter aliaj Jean Cocteau, Diego Rivera kaj Leonora Carrington kaj rolis en filmoj de inter aliaj Emilio Fernández, Julio Bracho, Luis Buñuel, Fernando de Fuentes kaj Jean Renoir, plej ofte en la rolo de arketipa fatala virino. Kaj estis unu el la unuaj meksikaj aktorinoj kiuj ankaŭ internacie trarompis.

Félix edziniĝis kvinfoje, inter kiuj kun la kantisto Raúl Prado, komponisto Agustín Lara kaj aktoro Jorge Negrete. En 1986 ŝi ricevis por ŝia vivlaboro oran arielon, la plej alta filmpremio de Meksiko. Ŝi mortis je aĝo de 87 aŭ 88 jaroj pro kormalsano.

María Félix en 1947
María Félix en 1954