María ZAMBRANO ALARCóN (Vélez-Málaga, Provinco Malago, 22a de aprilo 1904 - Madrido, 6a de februaro 1991)[1]​ estis hispana pensulo, filozofo kaj eseisto.[1]​ Ŝia ampleksa verkaro, inter la civitana engaĝigo kaj la poezia pensaro, ne estis agnoskita en Hispanio ĝis la lasta kvarono de la 20a jarcento, post longdaŭra ekzilo. Kiam ŝi estis jam maljuna, ricevis la du plej gravajn literaturajn premiojn de Hispanio: nome la Premio Princo de Asturio en 1981, kaj la Premio Cervantes en 1988.[2]

María Zambrano
Persona informo
María Zambrano Alarcón
Naskonomo María Zambrano Martinez
Naskiĝo 22-an de aprilo 1904 (1904-04-22)
en Vélez-Málaga, Malago,  Burbona restaŭrado en Hispanio
Morto 6-an de februaro 1991 (1991-02-06) (86-jaraĝa)
en Madrido, Madrida Regiono,  Hispanio
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido • I.E.S. Mariano Quintanilla vd
Subskribo María Zambrano
Memorigilo María Zambrano
Familio
Patro Blas Zambrano vd
Gefratoj Araceli Zambrano Alarcón vd
Edz(in)o Alfonso Rodríguez Aldave vd
Profesio
Okupo filozofoverkisto • poeto vd
Laborkampo poezioeseofilozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

María Zambrano naskiĝis en Vélez-Málaga en 1904. Ambaŭ gepatroj estis instruistoj. La familio translokiĝis al Madrido, kaj poste al Segovio, kie la patro ricevis katedron pri gramatiko en la Porinstruista Lernejo (Escuela Normal de Maestros). Tie ŝi pasigis sian adoleskon. Dum tiuj jaroj, la patro intime amikiĝis kun la fama poeto Antonio Machado, kiu estis alveninta al Segovio en 1919 por instrui en la urba mezlernejo. En 1924 María revenis al Madrido kaj studis filozofion en la Centra Universitato de Madrido (Universidad Central de Madrid). Tie ŝi ĉeestis la lekciojn de José Ortega y Gasset, Manuel García Morente kaj Xavier Zubiri. Ŝi ĉiam sentis sin disĉiplo de la unue menciita, kvankam ŝia propra maturiĝo igis ŝin distanciĝi de la filozofio de la majstro.

Tiuepoke ŝi partoprenis en la agado de la studentaj movadoj kaj kunlaboris ĉe pluraj ĵurnaloj. Ŝi vivis de tre proksime la politikajn aferojn de la epoko, kies konsekvenco estas ŝia verko Horizonte del liberalismo (Horizonto de la liberalismo), aperinta en 1930. En 1931 ŝi estis nomumita profesoro pri metafiziko en la Centra Universitato, la postan jaron ŝi komencis publikigi artikolojn en la revuo Revista de Occidente kaj poste en aliaj gazetoj, kiel Hora de España aperinta en 1936. Dum la respublikaj jaroj ŝi interkonatiĝis kun José Bergamín, Luis Cernuda, Jorge Guillén, Emilio Prados kaj Miguel Hernández pere de la Pedagogiaj Misioj kaj aliaj iniciatoj cele al proksimigo de la kulturo al la popolo. La amikeco kun tiuj verkistoj igis ŝin ligiĝi al la Alianco de la Kontraŭfaŝisma Intelektularo kaj subskribi ties manifeston. Ŝi ankaŭ kunlaboris kun la movado por la ina liberiĝo. Ekde la okzintaĵoj de 1934 de la revolucio de Asturio, ŝia socia konscio iĝis pli radikala kaj ŝia pensmaniero pli sendependa, respublikanema kaj maldekstrema.

Milito kaj ekzilo redakti

Ŝi edziniĝis en septembro 1936 al Alfonso Rodríguez Aldave, sekretario de la hispana ambasadejo en Ĉilio. Ŝi akompanis lin tiulanden sed baldaŭ ambaŭ revenis al Hispanio: li por soldatiĝi, ŝi por aktive kunlabori kun la Respubliko. Pridemandite kial ili revenas, se la milito estas jam perdita, ili respondis: “Ĝuste tial”.

Post la malvenko, María Zambrano forlasis la landon tra la franca landlimo kaj iris al ekzilo. Unue Parizo, tuj poste Meksiko kaj fine Havano estis la unuaj celoj de ŝia ekzilo. En Morelia (Meksiko) ŝi iĝis profesoro de la Universitato San Nicolás de Hidalgo. Tiutempe ŝi konatiĝis kun Octavio Paz kaj León Felipe. Ŝi dediĉis sin al literaturo, fakte al tio, kion ŝi nomis la “poezia racio”, nome akso de ŝia filozofia verkaro.

En 1946 María vojaĝis al Parizo, kie ŝi renkontis sian fratinon Araceli, torturitan de la nazioj kaj rande de frenezo. María neniam plu lasis ŝin ĝis ŝia morto. Du jarojn poste ŝi disiĝis de la edzo, reiris al Havano kaj restis tie ĝis 1953, kiam ŝi vojaĝis al Romo. En tiu epoko ŝi verkis kelkajn el siaj plej gravaj verkoj: nome El hombre y lo divino (La homo kaj tio dia) kaj Persona y democracia (Persono kaj demokratio). En 1964 María forlasis Romon kaj ekloĝis en Francio. Ŝi verkis la libron Claros del bosque (Arbaraj maldensejoj) kaj komencis alian: De la aurora (Pri la aŭroro). Ŝi turniĝis al mistikismo.

Dume, en Hispanio oni komencis remalkovri ŝin. Per la artikolo de José Luis López Aranguren nome Los sueños de María Zambrano (La sonĝoj de María Zambrano) oni ekagnoskis ŝian verkaron. En 1981 ŝi ricevis la Premion Princo de Asturio. El Ĝenevo, kie ŝi ekloĝis en 1980, María Zambrano revenis definitive al Madrido en 1984, post 45 jaroj de ekzilo. La Premio Cervantes estis atribuita al ŝi en 1988. Ŝi forpasis en Madrido en 1991 kaj plue oni omaĝis ŝin post ŝia morto.

Verkoj redakti

Kompleta verkaro redakti

Diversa verkaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 «Cronología: Dossier: A modo de autobiografía.». Konsultita la 18an de Julio 2018.
  2. María Zambrano en el Centro Virtual Cervantes. Konsultita la 18an de Julio 2018.

Bibliografio redakti

Fonto en Esperanto redakti

  • Ana Manero: La glora parentezo (Virinoj de la Respubliko). Beletra Almanako (14), junio 2012. pp. 87-134, pri María Zambrano ĉefe en pp. 126-128.

En aliaj lingvoj redakti

  • Abellán, José Luis (2006). María Zambrano: una pensadora de nuestro tiempo. Anthropos Editorial. ISBN 9788476587867.
  • Balza, Isabel (2001). Tiempo y escritura en María Zambrano. San Sebastián: Editorial Iralka. ISBN 84-89806-16-0.
  • Beneyto, José María & González Fuentes, Julio (2004). María Zambrano. La visión más transparente. Madrid: Editorial Trotta. ISBN 978-84-8164-703-7.
  • Bundgård, Ana (2009). Un compromiso apasionado. María Zambrano: un intelectual al servicio del pueblo (1928–1939). Madrid: Editorial Trotta. ISBN 978-84-9879-067-2.
  • – (2000). Más allá de la filosofía. Sobre el pensamiento filosófico-místico de María Zambrano. Madrid: Editorial Trotta. ISBN 978-84-8164-428-9.
  • Caballero Rodríguez, Beatriz. «La centralidad del concepto de delirio en el pensamiento de María Zambrano», Arizona Journal of Hispanic Cultural Studies (12) (2008): 89–106.
  • -- (2017). Maria Zambrano: A Life of Poetic Reason and Political Commitment. Cardiff: University of Wales Press.
  • Eguizabal, José Ignacio (2008). Zambrano-Valente, la destrucción y el amor y otros textos. Amaru Ediciones. ISBN 978-84-8196-287-1.
  • – (2002). El Exilio y el Reino. En torno a María Zambrano y otros textos. Huerga y Fierro Editores. ISBN 978-84-8374-312-6.
  • – (1999). La huida de Perséfone: María Zambrano y el conflicto de la Temporalidad. Biblioteca Nueva. ISBN 978-84-7030-706-5.
  • Janés, Clara (2010). María Zambrano: desde la sombra llameante. Madrid: Editorial Siruela.
  • Labajo Valdés, Joaquina (2011). Sin contar la música: Ruinas, sueños y encuentros en la Europa de María Zambrano. Madrid:Endymión Ediciones. ISBN 978-84-7731-513-1.
  • Laguna, Rogelio (2015). Habitaciones del pensamiento.La ciudad en la filosofía de María Zambrano. México: Editorial Universidad Nacional Autónoma de México.
  • Lizaola, Julieta (2008). Lo sagrado en el pensamiento de María Zambrano. México: Ediciones Coyoacán. ISBN 978-970-633-344-5.

Ministerio de Cultura, Centro de las Letras Españolas (1994). Premios Cervantes: una literatura en dos continentes. ISBN 84-8181-009-6.

  • Molina, Sebastián (2007). María Zambrano: El carácter mediático de la piedad y del amor en la realización de la persona. SPICUM UMA. ISBN 978-84-9747-522-8.
  • Moreno Sanz, Jesús (2008). El logos oscuro: tragedia, mística y filosofía en María Zambrano. Madrid: Verbum. pp. 4 vols.
  • Navarro Cordón J. M. y Calvo Martínez T. Historia de la Filosofía. Editorial Anaya.
  • Revilla, Carmen (1998). Claves de la razón poética. María Zambrano: un pensamiento en el orden del tiempo. Madrid: Editorial Trotta. ISBN 978-84-8164-257-5.
  • Rivara, Greta (2006). La tiniebla de la razón. La filosofía de María Zambrano. México: Editorial Ítaca.