Marŝkurado estas long-distanca fako ene de sportaro de atletiko. Kvankam temas pri perpieda konkurenco, ĝi estas diferenca el kurkonkurenco en tio ke unu piedo devas ŝajni ĉiam kontakte kun la grundo en ĉiu momento. Tio estas konstante kontrolita de oficialaj juĝistoj. Tipe ĝi okazas sur ŝoseoj aŭ sur kurejoj, kaj oftaj distancoj varias el 3000 metroj ĝis 100 kilometroj.

Marŝkurado
sporta fako
vetkuroatletikoirado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Porvira 20-km marŝkurado dum la 10a Atletika Monda Ĉampionado okazinta en Helsinki, Finnlando. La marŝanto dekstre ŝajnas kontraŭleĝa ĉar ambaŭ piedoj estas elgrunde, sed laŭ la nuntempaj reguloj, oni fifaras nur se la perdo de kontakto estas videbla al la homa okulo.[1]

Estas du marŝaj distancoj uzataj por la Someraj Olimpikoj: nome 20 kilometra (kaj viroj kaj virinoj) kaj 50 kilometra (por nur viroj). Ambaŭ estas okazigitaj kiel ŝoseaj eventoj. Ankaŭ la duajara Atletika Monda Ĉampionado uzas la samajn tri eventojn. La Monda Marŝkura Pokalo de IAAF, unuafoje okazinta en 1961, estas sendependa tutmonda konkurenco por la fako kaj ĝi havas 10 kilometran marŝadon por junaj atletoj, aldone al la Olimpi-normigaj eventoj. La Monda Subtegmenta Ĉampionado de IAAF uzas 5000 m kaj 3000 m marŝkurajn variojn, sed tio estis diskonstanta el 1993. Altnivelaj atletikaj ĉampionadoj kaj ludoj tipe uzas 20 km marŝkuradajn eventojn.

Olimpikaj majstroj redakti

Referencoj redakti

  1. Belson, Ken. "One Step at a Time? It’s More Complicated Than That", 10a de Aŭgusto, 2012. Kontrolita 2016-08-28.

Eksteraj ligiloj redakti