Marŝo de Sendependeco en Varsovio

Marŝo de Sendependeco en Varsovio (pole Marsz Niepodległości) estas patriotisma manifestacio forme de marŝo sur la stratoj de Varsovio, okaziĝanta ĉiujare la 11-an de novembro.

Marŝo de Sendependeco en Varsovio (2019).

Iniciatita de tiel nomataj naciismaj politikaj organizaĵoj: Młodzież Wszechpolska (Tutpollanda Junularo) kaj Obóz Narodowo-Radykalny (Naci-Radikalaj Partioj). De 2011 organizanto de la marŝo estas Asocio Marŝo de Sendependeco, al kiu i.a. apartenas aktivuloj de tiuj ĉi organizaĵoj.

Konforme al deklaracio de la organizantoj Marŝo de Sendependeco estas elemento de festado de la Nacia Festo de Sendependeco kaj manifestacio al alligo al la pola tradicio kaj patriotismo. Kontraŭuloj de la Marŝo diras, ke temas pri promocio de faŝismo, rasismo kaj kontraŭjudismo.

Historio redakti

Antaŭ 2010

Ĝis 2009 Marŝo de Sendependeco fokusigis nur naciismajn mediojn. Partoprenis ilin kelkcent personoj.

2010

Pro akra kritiko de maldekstrulaj medioj kaj "Gazeta Wyborcza" Marŝo de Sendependeco iĝis temo de publika diskuto. En la manifestacio partoprenis homoj el diversaj dekstrulaj organizaĵoj kaj ŝatantoj de futbalo. Dum la marŝo oni arestis grupon de personoj akuzitan pri atako al policanoj. Inter ili estis blokanta la marŝon Robert Biedroń kaj pluraj membroj de la Marŝo de Sendependeco.

2011

Laŭ organizantoj en la marŝo partoprenis ĉ. 20 000 personoj. Jam post kunveniĝo de la partoprenantoj de Marŝo de Sendependeco kaj Kolora Sendependa okazis unuaj bataletoj inter la partoprenantoj. Du horojn antaŭ komenco de la marŝo grupo de ĉ. 100 personoj el maldekstraj organizaĵoj, provantaj bloki la marŝon, atakis policanojn ĉe la vojkruciĝo Nowy Świat kaj Świętokrzyska. Enestantaj inter ili armitaj germanaj anarkiistoj el movado Antifa atakis pli frue membrojn de rekonstruataj grupoj, vestitaj en historiaj uniformoj.

Interesaĵo redakti

La tumultoj okazis dum regado de Civitana Platformo, kaj ĉesis post transpreno de regopovo fare de Rajto kaj Justeco.

Eksteraj ligiloj redakti