[Dosiero:Sea_spider.jpg|eta|]] Mar-araneoj estas maraj artropodoj, ankaŭ nomataj Piknogonidoj. Ili similas al araneoj, sed malgraŭ la nomo ili fakte estas nek araneoj nek araneoidoj. Ili troviĝas ĉefe en la Mediteranea kaj la Kariba maro kaj en la Arkta kaj Antarkta oceanoj. Estas pli aŭ malpli 1000 specoj de ili, kaj ilia grandeco povas varii inter 1-10 milimetroj kaj 90 centimetroj en kelkaj specoj kiuj vivas en tre profundaj akvoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Mar-araneo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Subfilumo: Chelicerata
Klaso: Pycnogonida
Latreille, 1810
Ordo: Pantopoda
Families

eble nekompleta listo:
Ammotheidae
Austrodecidae
Callipallenidae
Colossendeidae
Nymphonidae
Phoxichilidiidae
Pycnogonidae
Rhynchothoracidae
Endeididae

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili kutime havas ok kruroj, sed kelkaj specoj havas pli. Ili ne naĝas, sed promenas sur la fundo de la maro. Ili estas karnmanĝuloj. Ili havas rostrojn, kiujn ili uzas por suĉi nutraĵojn al sia stomako.

Ili kutime estas konsiderataj parto de la subfilumo chelicerata, al kiu apartenas ankaŭ araneoidoj, sed nuntempe multaj sciencistoj dubas pri tiu klasifigo, pro kelkaj grandaj diferencoj kiel la ekzisto de rostro.