Maracanaú [marakanau] (foje esperantigita "Marakanauo") estas brazila municipo kaj grandurbo en la ŝtato Cearao. La loknomo signifas tupilingve (marakana + y) "rivero de la marakanoj, (birdospecio Primolius maracana)". La nomo de la urbo ŝuldiĝas al la ĉeesto de granda kvanto de tiuj birdoj vivintaj en loka rivero.

Maracanaú
municipo de Brazilo • urbego

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 234 392  (2022) [+]
Loĝdenso 2 232 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 3° 53′ S, 38° 38′ U (mapo)-3.8769444444444-38.625833333333Koordinatoj: 3° 53′ S, 38° 38′ U (mapo) [+]
Alto 54 m [+]
Areo 105 km² (10 500 ha) [+]
Maracanaú (Cearao)
Maracanaú (Cearao)
DEC
Maracanaú
Maracanaú
Situo de Maracanaú
Maracanaú (Brazilo)
Maracanaú (Brazilo)
DEC
Maracanaú
Maracanaú
Situo de Maracanaú

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Maracanaú [+]
vdr

Tie troviĝas granda nombro de industriejoj kaj la enlonĝanto konsistas precipe el laborantoj de tiuj industrioj.

Flago de Maracanaú

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

 
Komercdistrikto de Maracanaú

Makaranauo situas en nordorienta parto de la lando laŭ la marborda ebenaĵo (la urbo mem laŭ bordo de rivero). Fortaleza troviĝas 24, Natalo (Brazilo) 435, Teresina 483, Recife 622, São Luís 643, Maceió 721, Salvador de Bahio 1014, Belém 1127, Braziljo 1670, Goiânia 1837, Belo Horizonte 1875, Nova Iguaçu 2164, Rio-de-Ĵanejro 2174, Campinas 2304, San-Paŭlo (urbo) 2350, Guarulhos 2339, Manaus 2376, Campo Grande 2529, Curitiba 2652, Porto Alegre 3196 km.

Historio redakti

En tiu loko indianoj vivis antaŭ la alveno de eŭropanoj. En 1649 nederlandanoj alvenis, kiuj serĉis arĝentojn. En 1875 fervoja stacidomo estis konstruita. En la 1970-aj jaroj Marakanauo iĝis industria zono de Fortaleza.

Ekonomio redakti

Marakanauo estas la plej granda industria centro de la ŝtato Cearao, kie oni produktas diversajn varojn: elektrajn ekipaĵojn, medikamentojn, ŝtofojn, kemiaĵojn, nutraĵojn. En la municipo grave rolas la agrikulturo (kotonoj, kuracherboj).

 
Lernejo en Maracanaú

Trafiko redakti

La urbo Marakanauo havas ponton tra rivero. La plej grava vojo kuras al Fortaleza.

Edukado redakti

La urbo havas 87 urbajn lernejojn (16 ŝtataj kaj 71 privataj). Ekzistas en Maracanaú kelkaj altlernejoj.

Klimato redakti

Maracanaú situas en tropika klimato. Jare pluvas po 1426 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen la pluva sezono daŭras inter januaro-julio. La averaĝa jara temperaturo estas 26  °C, la averaĝa jara temperaturo varias inter 22-29  °C.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti