Maranjono

rivero en Peruo

La rivero Maranjono, aŭ en la hispana río Marañón, estas grava rivero de Peruo, unu el la ĉefaj alfluantoj de la alta fluo de la rivero Amazono.

Maranjono
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 737 km
Akvokolekta areo 358 000 km²
Averaĝa trafluo 16 708 m³/s
Fluo
Geografio
Landoj Peruo
Regionoj Departemento Huánuco
vdr
Situo de la rivero Maranjono norde de Peruo kaj en la plej altaj teritorioj de la Amazona Baseno
Valo de la rivero Maranjono inter Chachapoyas (Leymebamba) kaj Celendín
La rivero Marañón ĉe la pongo de Manseriche

Geografio redakti

La rivero Maranjono naskiĝas en la glaciejo Nevado de Yapura, je ĉirkaŭ 5.800 m super la marnivelo, en la Andoj de la orienta Peruo.

Post flui ĉirkaŭ 1.600 km, ĝi ununiĝas kun la rivero Ukajalo kaj naskas la riveron Amazonon, ĉe la loko de Naŭta en la departemento Loreto.

Ĝiaj alfluantoj plej gravaj estas la riveroj Utkubambo, Krisneĥas, Ĉamaja, Cenepa, Santiago, Morona, Pastaza, Huallaga (1.300 km) kaj la Tigre (600 km).

Pro ĝia kvanto de akvofalo kaj rapidoj ĝi estas rivero navigebla nur en la malsupra parto.

En ĝis baseno loĝas la fama popolo de la ŝuarojjivaroj.

Tra la departemento Amazonio la rivero trapasas la regionon de la pongoj (tipo de kanjono mallarĝega kaj profunda) nome la pongoj de Rentema, de Mayo, de Mayasita, Cumbianama, Huarcayo kaj la pongo de Manseriche, la plej konata el la peruaj pongoj. Tiu regiono de la Pongoj gravas geografie ĝar danke al tiu la rivero Maranjono atingas la riveron Ukajali por formi la riveron Amazono, tiele la plej longa kaj akvenhava el la mondo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti